papavo

*papav/o

[BOTANIKO] G. (Papaver el papavacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun blanka laktosuko, flaviĝanta ĉe iuj sp-oj, kun unuopaj, longe pedunklaj floroj, havantaj frue defalantajn sepalojn po du kaj grandajn ofte okulfrape kolorajn petalojn po kvar, kaj kun multa semaj kapsuloj malfermiĝantaj per truoj; ĉ. 80 sp-oj, ekstertropikaj, pluraj pororname kultivataj kaj unu (opiopapavo) ekonomie grava. SIN. papavero.
  • papavacoj
    Fam. (Papaveraceae) de dukotiledonaj plantoj-unu- kaj plur-jaraj herboj, kelkaj arbustetoj kaj arbustoj-tre diversaspektaj; 230 sp-oj el 23 g-oj, i.a. papavo, kelidonio kaj glaŭcio.
  • papaveto
    [KOMUNUZO] ĉiu papavo kun skarlate ruĝaj floroj, kreskanta precipe en grenkampoj (reado kaj parencaj sp-oj). SIN. grenrozo.
    reado.
  • papavino
    [KEMIO] [FARMACIO] Alkaloido de opio, malpli toksa ol morfino, sedative uzata. SIN. papaverino.
  • papavoleo
    Oleo ekstraktata el la semoj de opiopapavo.
  • opiopapavo
    [BOTANIKO] Sp. de papavo (P. somniferum) el SE Eŭropo kaj U Azio, unujara, stara, glata, bluverda herbo kun grandaj, blankaj aŭ okulfrape koloraj floroj ofte nigramakulaj kaj kun glob- aŭ ovo-formaj kapsuloj; kultivata por laktosuko, enhavanta opion, kaj por oleoriĉaj semoj, uzataj por disgutado sur panon kaj por produktado de papavoleo.

    papavo


    Iel rilatitaj:

    argemonx florx herbx olex