cikorio

*cikori/o

[ BOTANIKO] G. (Cichorium el asteracoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun folioj plejparte en elbaza rozeto k kun langetfloraj kapituloj ĝenerale bluaj; 7 sp-oj el Eŭropo, la Mediteranea regiono k Etiopio, el kiuj du kultivataj: amara cikorio k endivio.
  • amara cikorio
    Sp. de cikorio (C. intybus) kun sovaĝa formo medicine uzata k kun kultivata formo, kies rostitaj radikoj estas uzataj por miksaĵo kun kafo aŭ por infuzaĵo, k kies iom amaraj folioj estas uzataj por salato.
  • Brusela cikorio.
    Kf. de la amara cikorio, kun longe pomforma foliaro, kiun oni etioligas k manĝas kruda aŭ kuirita.
    cikorio

    cikorio


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO amarx asterx herbx infuzx kafx legomx salatx