falĉi
*falĉ/i (tr)
- Detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto: falĉi fojnon, tritikon.
- (f) Amase kaj abrupte mortigi: la pafado falĉis tutajn vicojn el la manifestaciantoj; la epidemio falĉis la civitanojn; falĉigis kiel herbo kaj sekigis mia koro (X).
- (abs) Paŝi, movante duonronde unu kruron: ĉevalo, kiu falĉas.
falĉo
Unu movo per falĉilo: la rikoltantoj antaŭen paŝis falĉo post falĉo. falĉado
La daŭra uzado de falĉilo: estis la tempo de falĉado. falĉaĵo
La falĉita herbo aŭ greno. falĉilo
Longa, larĝa, iom kurba ŝtala klingo, fiksita al longa ligna tenilo, kaj servanta por detranĉi herbon aŭ grenon: trafis falĉilo sur ŝtonon (Z) (pf); falĉilo estas atributo de Morto. falĉileto
Rikoltilo.
serpo. falĉisto - Laboristo, kiu falĉadas.
- (G) Falangio.
falĉatoro, falĉomaŝino
Maŝino kun radoj, servanta por grandakvante falĉadi.
garbigilo, kombajno. prifalĉi
Senigi (grundon) je ĝiaj kreskaĵoj per falĉado: prifalĉi kampon, gazonejon. krurfalĉo
Kroĉo de ies kruro per la piedo, por faligi: li faligas lin krurfalĉe (K).
Iel rilatitaj:
agrikulturx
herbx
kampx
kulturx
piedx
ĝardenx