apio

[botaniko] G. (Apium el apiacoj) de plejparte dujaraj herboj kun plume dividaj folioj k kun blanketaj floroj en relative malgrandaj umbeloj; ĉ. 25 sp-oj el la mezvarmaj k ekster-Afrikaj varmaj regionoj, i.a. celerio (A. graveolens).
  • apiacoj
    Fam. (Apiaceae, SIN. Umbelliferae) de dukotiledonaj plantoj-multaj herboj, malmultaj arbustoj k arboj-, kies malgrandaj epiginaj floroj, en kunmeta, pli malofte simpla umbelo; konsistas el 5 sepaloj (kelkfoje malestaj), 5 petaloj (ofte blankaj), 5 stamenoj k 2 karpeloj, ĉi kiuj maturiĝas al seka nedehiska frukto ( duakeno); ĉ. 3 540 sp-oj el 446 g-oj, ekz. apio (
    celerio), aneto, cikuto, daŭko (
    karoto), eringio, fenkolo, herakleo, konio, kumino, petroselino (
    petroselo). SIN. umbeliferoj.
  • apiolo
    [kemio] Etero, dimetoksi-metilendioksi-alilbenzeno, C12H14O4, aroma, el la semoj de iuj apiacoj, medicine uzata (kontraŭfebra, menstrureguliga); du ĉefaj izomeroj: anetapiolo (el aneto) k petroselapiolo (el petroselo).


  • Eble rilatitaj:

    legomx,