geranio

gerani/o (1)

[BOTANIKO] G. (Geranium el geraniacoj) de unu kaj plurjaraj herboj kun ĝenerale mane ripaj kaj mane diverse entranĉaj folioj tiel larĝaj kiel longaj, kun regulaj, 5-nombraj floroj, kies 10 stamenoj estas ĉiuj anterohavaj, kaj kun kapsulo havanta pli-malpli longan bekon, ĉe maturiĝo debaze supren fendiĝantan en 5 frukterojn, kiuj higroskope en- kaj el-volviĝas; subkosmopolita g. de ĉ. 300 sp-oj, pluraj pororname kultivataj.
erodio, pelargonio.
  • gerania esenco
    [FARMACIO] Rozodora esenco, ekstraktata el rozgeranio kaj parencaj sp-oj, enhavanta esterojn de i.a. geraniolo kaj citronelolo.
  • rozgeranio
    [BOTANIKO] Sp. de pelargonio (Pelargonium capitatum), rozodora arbusteto el Sud-Afriko, kultivata por gerania esenco. [VIDU] geranialo, geraniolo.

    geranio


    Iel rilatitaj:

    bekx cimbopogonx citrx florx herbx