folio

*foli/o

  1. [BOTANIKO] Plantorgano ĝenerale verda, plata kaj maldika, kiu kreskas sur tigo kaj ĝenerale servas por asimili la karbonan dioksidon (CO2) de aero aŭ akvo (
    fotosintezo), necesan por la nutriĝo de la planto: tipa folio konsistas el limbo, petiolo, foliingo, stipuloj kaj ripoj; folioj estas tre divers-formaj kaj -konsistaj; rando de la limbo de folio integra, denta, loba, mane divida, plume divida; simpla folio (nedividiĝinta ĝis la petiolo); kunmeta folio (folio dividiĝinta ĝis la petiolo kaj konsistanta el folieroj); plume, mane kunmeta folio; pingl(oform)a folio (
    pinglo 3); alternaj, kontraŭe duopaj, verticilaj folioj; ili sciigis, ke ili estas nudaj, kaj ili kunkudris foliojn de figarbo (X); ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo (X); iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo kaj iliaj folioj kiel kuracilo (X); li tremas, kiel aŭtuna folio (Z); pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro (Z); sur la kovrilo el la velkintaj folioj kuŝis la reĝino (Z); ekpuŝo de vento turne levis la foliojn (Z); (en skulpto) la mirindaj floroj kaj folioj de la kapitelo (Z). [VIDU] foliangulo, foliaranĝ (iĝ)o, foliarbo, folihumo.
  1. Maldika, plata ebena objekto: folio el metalo, el krucoplakita ligno; folioj da oro (Z); stana folio (stanfolio); kaŭĉuko en folioj.
    lameno, plato, tavolo.
  1. (speciale) Folio el papero: ŝi transdonis al li la folion: tio estis lignogravuro (Z); dika libro, kies folioj konsistis el griza papero (Z); inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj (Z); folio elŝirita el malnova libro (Z); li tralegis ĝin folion post folio (Z); turni la folion (Z).
    paĝo.
  1. = foliego: folio estas uzata en ambaŭ sencoj, por 2 paĝoj en libro kaj por papera tutaĵo enhavanta 16 paĝojn en 8° (Z).
    folianto.
  • folii
    1. (ntr) Eligi foliojn, pp vegetaĵoj.
    1. (tr) Foliumi: prenas la Biblion kaj folias (Z); (f) Florenco estas tuta lernolibro se oni nur volas folii en ĝi (Z).
  • folia
    1. Rilata al folio: folia konturo, malsano; folia risorto.
    1. Folianta: anstataŭ 8 pagoj foliaj [...] (Z).
  • foliado
    Naskado de folioj: la tempo de la foliado.
  • foliaĵo
    Folioj de legomoj ks, uzataj por la nutrado de brutoj aŭ en kuirarto: foliaĵo de celerio.
  • foliaro
    La tuto de la folioj de planto: grandaj floroj kun fabele larĝa foliaro (Z).
    frondo, laŭbo.
  • folieca
    [BOTANIKO] Havanta unu aŭ kelkajn el la ecoj de folio: folieca talo de likeno.
  • foliego
    Papera peco, en formo de ortangulo, de dimensioj iom diversaj laŭ la fabrikantoj, kiun oni faldas du, kvar ktp fojojn, por ricevi la diversajn formatojn.
  • foliero
    [BOTANIKO] ĉiu el la malgrandaj folioj, kiuj konsistigas kunmetan folion: tri-era folio de trio.
  • folieto
    1. Malgranda folio: folieto de floro (Z); malgranda folieto deliberiĝis kaj falis sur la malsekan teron (Z); li rulis folieton da papero (Z).
    1. Malgrandformata paperfolio: li dissendis sian folieton al multaj E-istoj (Z).
      flugfolio, prospekto, slipo.
  • foliigi
    1. [KUIRARTO] Prepari paston, ĝin faldante multoble kaj denove ruletendante: foliigita pasto.
    1. = lamenigi: foliigita arĝento (Z).
  • foliingo
    [BOTANIKO] Plata elkreskinta baza parto de petiolo, ĉirkaŭanta la tigon, kaj sur kiu sidas la petiolo.
    stipulo, tigeto.
  • foliumi (tr)
    1. Transturni la paĝojn de libro por rapide trarigardi kaj dise tralegi ĝin.
    1. [KOMPUTIKO] Rulumi (tekston sur komputila ekrano) en paŝoj kun la sama grando kiel la ekrano aŭ fenestro.
  • foliriĉa
    Multfolia.
  • ekfolii (ntr)
    Kovriĝi per folioj, komenci folii.
  • interfolio
    Folio, kiun oni intermetas inter ĉiuj du folioj de libro.
  • kromfolio
    1. Folieto, kien oni almetas al paĝo de manuskripto, de libro ks, por aldoni noton, rimarkon, citaĵon.
    1. Suplementa folio, eventuale aldonita al la ordinara nombro de folioj de gazeto.
  • senfolia
    Ne havanta plu foliojn.
    nuda.
  • senfoliigi
    Senigi je folioj: la vento senfoliigis la rozojn (Z).
  • agitfolio
    Folio kun teksto de politika propagando, disdonita ĉe striko, balotoj ks.
  • aluminifolio
    Folio el aluminio.
  • aprobfolio
    [TIPOGRAFIO] Provfolio, kiun la presisto kontrolis kaj kiun la ĉefo aprobis per parafo.
    imprimaturo.
  • daŭrafolia
    [BOTANIKO] Havanta foliojn, kiuj ne defalas en vintro (vivantajn 2-5 jarojn). [VIDU] pinglarbo.
  • falfolia
    [BOTANIKO] Havanta defalemajn foliojn, kiuj ĝenerale vintre defalas (vivantajn malpli ol unu jaron). SIN. decidua.
  • figfolio
    [BELARTOJ] Figuro de figa folio, uzata por kaŝi la seksorganojn ĉe statuo aŭ ĉe pentraĵo.
  • florfolio
    Iu ajn folio de floro, sendepende de ĝia formo, ekz. sepaloj, stamenoj.
  • flugfolio
    Unufolia aŭ malmultfolia presaĵo, ne broŝurita, ordinare uzata por propagando aŭ reklamo.
  • fruktofolio = karpelo.
  • gvidfolio
    Unu- aŭ plur-paĝa presaĵo, ordinare sur bela papero kaj kun kolorbildoj, priskribanta la vidindaĵojn de urbo, regiono ks kaj disdonata de la turismaj oficejoj.
  • ĝermfolio
    [BOTANIKO] Kotiledono.
  • kalikfolio
    [BOTANIKO] Sepalo.
  • korolfolio
    [BOTANIKO] Petalo.
  • laŭr (o)folio
    [KUIRARTO] Folio de laŭro, uzata kiel spico.
  • lignofolio
    [TEKNIKOJ] Lignolameno.
  • linifolio
    Per paralelaj linioj provizita folio, uzata por gvidi la skribanton, kiu metas ĝin sub la skribota folio.
  • milfolio
    1. [BOTANIKO] (ss) Milfolia akileo.
    1. [BOTANIKO] (vs) Milfolio 1 kaj la parencaj sp-oj kun plume dividaj folioj.
  • modelfolio
    Folio el silka papero, kiu estas detranĉita laŭ industria modelo, kaj kiun la nemetiaj kudristinoj uzas, por tajli la ŝtofon de robo, jupo ktp.
    ŝablono.
  • orfolio
    Folio el batita oro.
  • palmfolio
    Vd palmo.
  • stanfolio
    Folio el stano.
  • *trifolio
    [BOTANIKO] G. (Trifolium el fabacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun trifolieraj, stipulohavaj folioj kaj kun plejofte kape aŭ spike ariĝintaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj floroj, havantaj kuniĝsepalan kalikon, kiu sekiĝinte enfermas malgrandan guŝon; ĉ. 240 sp-oj el la mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj, pluraj vaste kultivataj por furaĝo.
  • trifolio, kvarfolio, kvin...
    [HERALDIKO] Fantazia folio el tri, kvar, kvin... folieroj, kunigitaj en unu centro.
  • tefoliino
    [KEMIO] [FARMACIO] Teofilino.
  • vinberfolio
    Vd vino.


    Esprimoj

    Abio vi, Abio vi, Kun foliar' daŭrema.
    Foliumi libron: rigardi, ne vere legi, folion post folio.
    Tremi kiel aŭtuna folio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , rozo, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , (o)folio, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

    El malnova greka: φυλλον (folio)

    akvifolio, defloro, efloreski, filanto, filito, filoksero, filopodoj, filoskopo, , filostomo, flaŭro, florealo, floreno, floro, floroglucinolo, folianto, folio, xfoliolo, klorofilo, trefo, trifolio

    Parto de folio


    petiolo
    limbo
    flanknervuro
    flankripo
    ĉefnervuro ( )

    folioformoj:
    kunmetitaj folioj:
    randoformoj de folio:

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    akselo
    akvifoliacoj
    akvifolio
    arbaro
    arbo
    ascidioj
    autuno
    bindi : forte kunligi (kudri.) foliojn kaj ĉirkaŭmeti fortikan (kartonan.) kovrilon, por fari libron
    botaniko
    branĉo
    bromelio : Amerika planto (ofte sentiga; la pikaj folioj formas vazeton; floroj karnecaj) (iuj sidas sur arbo) (Bromelia)
    broŝuro : presaĵo el pluraj folioj kunkudritaj aŭ kunpinglitaj (krampitaj), ne binditaj
    bulbo : dika subtera parto de planto el multaj dense sidantaj folioj, el kiu malsupre kreskas radikoj (ekzemple: cepo)
    burĝono : pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskos floro aŭ folio; burĝoni: ekmontri florojn, foliojn; ekhavi unuajn rezultojn
    cerefolio
    cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi
    dento
    dufoliklo
    epidermo
    fermita foliklo
    fibroj (por ŝtofoj kaj ŝnuroj) (el la tigoj), aŭ por medicinaĵoj kaj psiko-stimulaĵoj (el folioj kaj floroj)
    filiko : iu el senfloraj herboj aŭ arboj kun spirale malvolviĝantaj folioj, sur kiuj estas ĝiaj sporoj (Filicopsida)
    florfolio
    florigi
    flugfolio
    folianto
    foliklino
    foliklito
    foliklo
    folikulino
    : plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aŭ alia maldika plata materialo;
    folioto
    frondaro
    frondo
    fruktofolio
    ĝardeno
    girlando : ornama longa plektaĵo el floroj, folioj, paperoj
    gramineo : iu el herboj (altaj aŭ ne) kun mallarĝaj folioj kaj maldika rekta tigo (i.a. kanoj, grenoj) (Gramineae)
    harfoliklo
    herbo
    infuzi : fari trinkaĵon, trempante foliojn en varmega akvo
    involukro
    kajero : kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero.) aŭ kiel parto de libro)
    kalendaro : folio aŭ libreto kun mencio de tagoj, semajnoj kaj monatoj de unu jaro aŭ de pluraj jaroj (kun aŭ sen mencio pri okazaĵoj)
    kalika folio
    kaprifoliacoj
    kaprifolio
    kartezia folio
    karto : foli(et)o el dika papero, kartono aŭ plasto
    klorofilo
    kokao : (maĉataj stimulaj folioj de) Sudamerika arbusto (Erythroxylum coca) (fonto de stimula ĥemiaĵo: kokaino)
    konto-folio aŭ -libro pri ĉiutagaj en- kaj elspezoj
    korola folio
    laktuko : legomo kun multaj folioj formantaj pli aŭ malpli densan globon, nekuirite manĝata (en salato) (Lactuca)
    laŭbo : volbo farita el foliaro (de arboj) en ĝardeno
    ligno
    ligulo
    limbo
    lobo : (duon)ronda elstara parto (de orelo, nazo, folio.)
    lotuso : herbo kun tripartaj folioj, kies fruktoj estas relative longaj guŝoj (Lotus);
    mapo : folio kun desegno de la mondo aŭ de (parto de) lando (kun vojoj, urboj.); maparo: mapo-kolekto (en libro)
    modelfolio
    musko : etaj plantoj kun foliecaj tigoj kaj dense sidantaj folioj (kovrantaj pli-malpli grandajn surfacojn) (Musci)
    nervuro
    nodo
    ombro
    orfolio
    oro laŭ folioj, laŭ fandaĵoj
    ovariaj folikloj
    palmo : varmlanda planto kun senbranĉa trunko, el kies supro kreskas grandegaj folioj
    paperfolio
    papero
    parenkimo
    paĝo : unu flanko de unu folio de libro aŭ gazeto
    petiolo
    planto
    plurfoliklo
    ripo
    seka
    skribi
    slipo : unu el la kartoj aŭ folioj de registro (sliparo)
    spicaĵo
    stipulo
    tabako : materialo por fumado, el sekigitaj folioj de tabak-planto (Nicotiana tabacum.)
    teo : infuzaĵo de folioj de te-arbusto (Camellia, Thea)
    tigo : branĉeto; pli firma parto de herbo, portanta folion aŭ floron aŭ formanta la centran akson de la herbo
    tirso
    trifolio
    vegetaĵo
    velka
    verda
    verdaĵo
    verticilo
    vosto
    ĉato : (maĉataj stimulaj folioj de) i.a. Afrika planto (Catha)
    ĵurnalo : ĉiutaga gazeto; ĉiutaga (aŭ pli ofta) raporto pri novaĵoj;:

    Iel rilatitaj:

    Florealx Kartezix akselx akvifolix alonĝx arbx aristx ascidix aŭtunx biletx bindx botanikx braktex branĉx bromelix broŝurx bulbx burĝonx cerefolix cigarx deflorx dentx diversx du efloreskx elipsx epidermx fermx festonx fibrx filantx filikx filitx filokserx filopodx filoskopx filostomx fingrx flaŭrx florenx floroglucinolx florx flugx foliantx foliklx folikulinx foliolx foliotx folix formx frondx fruktx girlandx glatx graminex herbx infuzx inversx involukrx kajerx kalendarx kalikx kaprifolix kartx kerx klorofilx kokax kontx korolx korx krenelx laktukx lancx laŭbx librx lignx ligulx limbx linix lipx lobx lotusx manx mapx metx modelx muskx nervurx nervx nodx noĉx obtuzx ombrx orx ovalx ovarix ovx palmatx palmx paperx parenkimx parx paĝx petiolx piedx pikx pinatx pinglx pintx plantx platx plumx pluraj protokolx randx renx ripx rondx sagx segx sekx skribx slipx spatelx spicx stipulx tabakx tex tigx tirsx trefx trifolix vegetx velkx verdx verticilx vinx volvx vostx ĉatx ĝardenx ĵurnalx ŝarkx ŝildx