senso

sens/o (8)

  1. [BIOLOGIO] Korpa kapablo de la animaloj (inkl. homon), pli malofte de vegetaĵoj ( [VIDU] mimozo), per kiu ili ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aŭ kemiaj, de la ekstera medio (eksterosenso), de la interno de la korpo (internosenso) kaj de ties ekvilibro en la spaco (pozicisenso): vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado estas la kvin plej konataj sensoj; la eraroj de la sensoj.
  1. [KOMUNUZO] Kapablo percepti ion kvazaŭ per iu senso: plezuroj de la sensoj (sensaj ĝuoj, ekz. voluptaj, artaj); humura senso; se trankvilon vi serĉas, de viaj sensoj fermu la pordon.
  • sensa
    1. Rilata al senso: sensa delikateco, obtuzeco. [VIDU] plezurama.
    1. = sensora.
  • sensi (tr)
    Ricevi impreson pere de senso: sensi fetoron, malvarmon, sonaltecon.
  • sensaĵo
    [BIOLOGIO] Konscia fenomeno, estigata en la cerbo de individuo sekve de la ekscito de sensorgano aŭ sensilo: la sensaĵo estas la plej elementa ero de scio; vida, aŭda sensaĵo; la intenso de sensaĵo kreskas proporcie kun la logaritmo de la grando de la stimulo; la sensaĵo estas per si mem fremda al ĉia sento. SIN. sento.
  • sensebla
    Tia, ke ĝi povas esti ricevata pere de sensorgano: sensebla diferenco de dikeco; kiam du pikoj estas tro proksimaj unu de alia, ilia aparteco ne plu estas sensebla.
  • sensilo
    1. [BIOLOGIO] ĉelo aŭ ĉelaro, per kiu la plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn, kaj kiu troviĝas en sensorganoj aŭ en aliaj organoj: premsensiloj de la haŭto, de la koro, de arterioj ( [MEDICINO] sinuso 2a); bastonetoj kaj konusetoj estas la lumsensiloj de la okulo; kemisensiloj de la buŝo, de la nazo.
    1. [BIOLOGIO] Same rolanta organeto de protozoo.
  • sensismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, laŭ kiu ĉia scio venas de la sensoj kaj nur de ili.
  • sensiva
    Tia, ke ĝi kapablas sensi: la haŭto de la mandorso estas aparte sensiva al la varmo; infano kun orelo sensiva por la muziko.
  • sensiveco
    [BIOLOGIO] Propreco de ĉelo aŭ ĉelaro sensi eksterajn aŭ internajn stimulojn: sensiveco de la gustburĝonoj. SIN. estezo.
  • sensama = plezurama.
    voluptama.
  • sensometrio
    Mezurado de la sensiveco de la sensorganoj per specialaj aparatoj (ekz. estezometro).
  • sensorgano
    [ANATOMIO] ĉiu el la specialaj organoj, per kiuj plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn: la ĉefaj sensorganoj estas la okulo kaj la orelo; la tuŝkorpetoj (aparte nombraj en la polmaj facoj de la fingroj) estas la sensorganoj pri palpado.
  • sensorganeto
    [BIOLOGIO] ĉela organeto, per kiu iuj ĉeloj ricevas informojn pri la ekstera medio.
  • hipersensiveco, hiposensiveco
    Troigo, resp. malfortiĝo de la sensiveco. SIN. hiperestezo, resp. hipoestezo.
  • nesensiva
    Tia, ke ĝi ne (plu) kapablas sensi: ĉe malaltaj temperaturoj la haŭto iĝas nesensiva; nesensivigi korporegionon per injektoj.
  • aŭdsenso
    Aŭdado.
  • eksterosenso
    [BIOLOGIO] Senso pri la ekstera medio, i.a. pri la ago de eksteraj stimulantoj, ekz. varmo, piko, kemiaĵoj, lumo: eksterosensaj organoj (ekz. haŭto, okulo, orelo).
  • flarsenso
    Flarado.
  • gustosenso
    Gustumado.
  • internosenso, viscerosenso
    [BIOLOGIO] Senso pri la visceroj de sia propra korpo: viscerosensaj organoj (ekz. en la intestoj kaj vaskuloj).
  • proprosenso, pozicisenso
    [BIOLOGIO] Senso pri la pozicio kaj movo de sia propra korpo: pozicisensaj organoj (en la muskoloj, tendenoj, artikaĵoj, interna orelo k.a. , kie troviĝas pozicisensiloj).
  • supersenseca
    Apartenanta al tia mondregiono, ke ĝi ne povas esti sensata.
    supernatura, mistika, okulta.
  • tuŝsenso
    Tuŝado.
  • vidsenso
    Vidado.

    senso

    REVO: [senso]
    agrabla.gxui, delici.senti.sxajni.percepti.agaci.rimarki.doloro.sensiva al.delikate.akute.kontempli.vidi.rigardi.koloro.blinda.auxdi.auxskulti.surda.flari.olfakto.odori je.оdoro.aromo.odoracxo, fetoro.palpi.tusxi.varma.malvarma.glua.glata.malglata.juki.tikli.gusto.gustumi.dolcxa.acida.amara.sala.acerba.adstringa.malsato, hungro.
    Akuta sensiveco.Esti sensiva al malvarmo.Havi delikatan flaradon.La senso de ekvilibro.La sensorganoj : okulo, orelo, nazo, lango, tusxkorpuskloj (cxefe en lapolmaj facoj de la fingro) ( sensorganoj pri la palpado).La sojlo de senseblo, de auxdeblo.Li ne havas senson por humuro.Odoro.Saporo.Sensa delikateco, obtuzeco.Sensi fetorun, sonaltecon, malvarmon.Senti odoron de.vidado, auxdado, flarado, gustumado, tusxado (palpado).
    aŭdi. gusto. korpo. odori. tusxi. vidi.

    Iel rilatitaj:

    -ebl analgezix aperceptx aŭdi. bonx faktx gustx korpx korx langx odorx palpx rimarkx sentx surdx tuŝx vidx