moralo

moral/o

  1. Parto de la filozofio, esploranta la principojn de homa konduto kaj instruanta pri la celinda bono kaj pri la devoj.
  1. Aro de la reguloj, kiuj validas interne de difinita socio, societo, klaso aŭ partio, kaj laŭ kiuj la normala ano de tiuj homgrupoj distingas inter la bono kaj la malbono: ĉiuj popoloj havas sian propran moralon, kiu estis difinita de la kondiĉoj, sub kiuj ili vivadas; la budhana, kristana, jezuita, stalinista moralo; religia, laika moralo; la negoca, politika moralo; la priseksa moralo.
  • morala (1)
    1. Rilata al moralo 1: morala traktato.
    1. Rilata al moralo 2: la morala sento; mezuri la moralajn meritojn de ĉiu estas neeble (Z).
    1. Konforma kun la bonaj moroj, devoj kaj virtoj: li estas profunde morala civitano; Kantio opiniis, ke la vere moralaj agoj estas treege maloftaj.
    1. (f) Influanta nur la senton kaj havanta nek juran, nek materialan potencon: propono, kiun la proponanto havas plenan moralan rajton repreni (Z); por eviti ĉian moralan premon (Z); vi povas fari al mi la riproĉon, ke mi havas moralan ŝuldon (Z); por la E-istoj privataj, ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto (Z); la urbestraro donis al ni sian moralan apogon (Z); ili rigardis min kiel sian moralan ĉefon (Z); havi de E. nur moralan profiton (Z).
  • morale
    En morala maniero:
    1. morale ĝi estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo, kaj praktike ĝi kondukus nur al fiasko (Z);
    1. morale konduti.
  • moralaĵo
    La morala instruo de fablo, historio, okazaĵo: tiri la moralaĵon de io.
  • moraleco
    1. Rilato inter io, iu kaj la moralo: pridubi la moralecon de tiu decido; homo de alta moraleco.
    1. [SPEKTAKLO] (ark.) Speco de teatraĵo kun morala celo kaj alegoriaj personoj.
  • moraligi
    Igi konforma al la moralo.
  • moralismo
    Superinfluo de la moralo en doktrino aŭ sistemo.
  • moralisto
    Homo, kiu praktikas aŭ instruas la moralon.
  • moralinstruo (Z)
    Instruo pri la moralaj devoj.
  • malmorala
    Kontraŭa al la moralo: malmorala ago, filmo; priplori la malmoralecon de la nuna epoko.
  • senmoraligi
    Deturni iun de la moralo.
    korupti, forlogi.
  • senmoralismo
    Doktrino, bazita sur la kritiko de la ĝenerale akceptata moralo: la senmoralismo de Niĉeo.

    moralo


    Demoraliziĝo de la venkita armeo.Doni al iu moralinstruori.Doni sian moralan apogon al iu.Havi nenian moralan rajton miksi sin en tiun aferon.Havi sur si tre grandan moralan respondecon.Homoj kadukiĝantaj morale kaj mense.malmorala.morallecionon.Ne ami edifajn moralajojn.senmoraligi.
    abomeninda.aĉa.deci.devo.diboĉ//i.digno.ĝen/i.haladzo.havi breĉojn.honori.hontinda.konduti.konscienco.korupt/i.kun reservo pri.la diablo.la feĉo de la homaro.malbona.malbonega.malĉasta.malfeliĉa.malico.maligna.maloportuna.malplenumi sian devon.malsaniga.malŝati.maltaŭge farita.malvirtigi.mank//i.meriti.naŭz/i.noca.ofend/i.peko.perversigi.petola.pia.pro mano de.publika.putri.ranca.ruza.Satano.sentaŭgaĵo.senvaloraĵo.senvalorulo.skandala.subaĉeti.ŝmir/i.veneno.virto.


    . admoni. afero. animo. bona. elekti. falsi. filozofio fi. ĝeni. honesta. honori. instrui. konscii. kulpa. kvalito. malbona. meriti. militi. pardoni. rajto. regulo. riproĉi. sana. sekso. senti. societo socio. spirito. vivi.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ admonx aferx animx bonx decx deontologx devx elektx falsx fi filozofx honestx honorx instrux konscix kulpx kvalitx lecionx malbonx malicx meritx militx pardonx publikx rajtx regulx riproĉx sanx seksx sentx societx socix spiritx teatrx vivx ĝenx