grava

*grav/a

  1. Atentinda pro sia granda influo aŭ siaj grandaj sekvoj: grava persono, oficisto; ni (bestoj), kiuj estas multe malpli gravaj (Z) (ol homoj); inviti Parizon kelkajn plej gravajn esperantistojn (Z); grava okazo, profito (Z), efiko (Z), tago (Z); kunveno (Z), motivo (Z), decido (Z), helpo (Z), dokumento; ĝi certe estos por mi tre grava afero (Z); mono havata estas pli grava ol havita (Z); unueco estas la plej grava bazo de lingvo internacia (B); pardonu, ke ni tiel tedis. Nenio grava! (Z).
  1. Plena de danĝero aŭ doloro: grava vundo; grava sortobato (Z); grava juĝopuno.
    serioza.
  • grave
    En grava maniero: esti grave vundita; li grave perdis en la ludo; ne grave! (Z); estas grave, ke vi subskribis la leteron (konstato); estas grave, ke vi respondu la leteron propramane (deziro); estas tre grave, ke tiu ĉi libro eliru kiel eble plej rapide (Z).
  • gravi (ntr)
    Esti grava: antaŭ ĉio gravas via sano; ne gravas! (tio ne ĝenas, malhelpas).
  • gravaĵo
    Io grava: aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon (X).
  • graveco
    Eco de iu, io grava: li afektas gravecon; oni ne povas malgrandigi la gravecon de la demando; kian do gravecon ĝi havas? (Z); ni ne devas montri, ke la Delegacio havas ian gravecon en niaj okuloj (Z); ni ne devas doni ian gravecon al ĝi (Z).
  • gravega
    Eksterordinare grava: la gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero (Z); gravega devo, momento.
  • gravigi
    Doni gravecon al: gravigi bagatelojn.
  • gravulo
    Persono grava.
  • malgrava
    Ne havanta influon, sekvojn konsiderindajn: malgrava oficisto; tiu punkto estas absolute malgrava.
    bagatela.
  • malgravigi
    Fari ion malgrava: provi malgravigi sian eraron.

    grava


    Esprimoj

    Kompreni la gravecon de sia kulpo.
    Kun mieno grava.
    La kvalito estas pli grava ol la kvanto.
    La provizado de la modernaj urboj je akvo estas en somero grava problemo.
    La trajno alvenis tro frue, havas negravan malfruon.
    La ŝipo grave averiis, suferis averiojn pro la ŝtormo.
    Mono havata estas pli grava ol mono havita.
    Ne gravas.
    Okupi gravan, eminentan postenon.
    Ĝi povas esti kalkulata kiel la plej grava el ĉiuj kongresoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    grava,gravaĵo,grave,graveco,gravega,gravi,gravigi,gravmiena,gravulo,malgrava,malgravigi,malgravstata,pligraviĝi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    absoluta
    akcesora
    bagatela (malgrava)
    banala
    bela
    bona
    detalo
    eminenta
    estri gravan entreprenon
    normala
    ordinara
    perfekta
    precipe
    profunda, dolora, grava vundo
    serioza
    stranga
    ĉefa

    Ankaŭ vidu:

    kvalito, kvanto, pli, valoro

    Iel rilatitaj:

    -ec absolutx aferx akcesorx akutx bagatelx banalx belx bonx detalx efektivx eminentx flankx grandx interesx kvalitx kvantx normalx okazx ordinarx perfektx pezx plej pli precipx problemx rezultx seriozx strangx valorx vundx ĉef- ĉefx ŝatx