fortika

*fortik/a

  1. Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston: fortika drapo (B), vesto (X); fortikaj ankroŝnuroj (Z); ili plektis fortikan reton (Z); fortika muskolo (Z); ĉevalo kun kvar graciaj fortikaj kruroj (Z); fortika bastono, turo (X), muro (B), armeo (Z).
    fera, forta, ŝtala, masiva, solida.
  1. (f) Malfacile rompebla venkebla, detruebla: fortika sano; ĉe multe da konsilantoj la entreprenoj restas fortikaj (X); fortika estas mia koro, ho Dio (X); ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon (Z); vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj (Z); mono publika estu fortika (Z); fortika konscienco, amikeco (Z); fortika argumento (malfacile refutebla); fortika (neestingebla) brilo (Z); homa vivo ne estas ja fortika (Z).
  1. Provizita per remparoj: fortika urbo (X), loko.
  • fortike
    En fortika maniero: kiu konstruas la plej fortike? (Z); ĝi enfrostiĝis fortike en la glacion (Z); li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj kaj grimpis supren (Z); la steloj sidas fortike en sia truo (Z); nia afero staros en nia regno tiel fortike, kiel en aliaj landoj (Z); li havas la kapon fortike sur la kolo (Z) (oni devas kalkuli kun li); unu bildo restis tute fortike en lia animo (Z).
  • *fortikaĵo
    1. [ARMEOJ] ĉia konstruo de milita defendo: stelformaj fortikaĵoj; sieĝa fortikaĵo (Z) (de sieĝanto); faligi fortikaĵon (X); (f) ataki la fortikaĵon de la malamataj konservativuloj (Z).
    1. [ARMEOJ] Fortreso.
  • fortikaĵeto
    Fuorto.
  • fortikeco
    Eco de io fortika: la fortikeco de la muskoloj (Z), de la karaktero (Z).
  • fortikigi
    Fari ion fortika, aŭ pli fortika: li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu (X); mi fortikigas vian dekstran manon (X); fortikigi brakon (X), ostojn (X); fortikigi landon (X), regnon (X); fortikigi la amon (Z); urbon fortikigitan vi faris ruinoj (X).
  • fortikiĝi
    Iĝi fortika aŭ pli fortika: tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos, ne fortikiĝos vi nek via regno (X); se oni nur ne distranĉas facilanime la korpon, la spirito restas kaj fortikiĝas (Z); lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin, kiel sian lingvon familian (Z); ĝis la plena fortikiĝo de E. en la mondo (Z).
  • alfortikigi
    Fari, ke io estu fortike fiksita: ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj? (Z).
  • ĉirkaŭfortikaĵo
    Fortikaĵo, kiun malamika armeo konstruas ĉirkaŭ urbo, por blokadi ĝin.
  • enfortikiĝi
    Akiri fortikecon en ia medio: tia esprimo enfortikiĝis (Z) (en la uzado).
    enradikiĝi.
  • malfortika
    Facile difektebla: malfortika apogilo, organismo; tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo (Z) (de maljunulo).
  • malfortikigi
    Detrui la fortikaĵojn de urbo ktp.

    fortikx


    Iel rilatitaj:

    Bastilx akropolx aŭtoklavx barbakanx bastionx blokhaŭsx bluĝinx bonx breĉx bunkrx burgx cirkonvalacix citadelx delikatx ferx fortx helpx kastelx konstrux ŝancelx