vigla

*vigl/a

  1. Freŝa, gaja pro ĵusa vekiĝo el bona dormo: vigla vizaĝo (B); lia malsano ne estis grava, kaj jam la kvaran tagon li leviĝis sana kaj vigla; ĝi vigle saltis el la lito.
  1. Rapidaga, plena de viveco kaj ekscito: la lacertoj estas por mi tro rapidkuraj kaj viglaj (Z); danci per viglaj saltoj (Z); homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj (Z); juna, vigla servistino (Z); vigla kaj petola knabo; (f) la koboldo elflustras al ni viglan ideon (Z); ŝi komencis tre viglan interparoladon (Z); vigla stilo; la akvo vigle elŝprucadis (Z); ili ĉiuj vigle laboradis (B).
  1. Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia: vigla trafiko, laboro, propagando, grupo; vigla reakcio, kalko.
  1. Atente observanta: dekkelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis ĉiujn niajn movojn (B); vigla gardemo (B); vigle esplori la danĝeran situacion.
  • vigli (ntr)
    Esti diligente atenta: jen mi viglos super ili por malbono, ne por bono (X); kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin (X); tial viglu, ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos (N).
  • viglado
    Ago de iu, kiu maldorme, atente prizorgas: vana estos via viglado super tiuj filoj de Belialo; ne malstreĉu vian vigladon, ĉar la danĝero proksimiĝas.
  • vigleco
    Eco de iu, io vigla:
    1. mi kuradis, por konservi mian viglecon (Z); kia miksforma vigleco! Plej multe oni tie vidis komercistojn (Z); la amuziĝado estis en plena vigleco (Z);
    1. la juna princo trompis la viglecon de la pastroj (B).
  • vigligi
    Fari vigla:
    1. ĉarmaj vilaĝoj vigligis la du bordojn de la rivero; pano vigligos la junulojn kaj mosto la junulinojn (X);
    1. vigligi la movadon, ies fervoron; vigligi en ni la amon al la ideo E-isma (Z); amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, donis celon al la rapidaj paŝoj (Z);
    1. mi neniam vigligis lin al tio ĉi, ke li estu tiel fidela (Z).
  • vigliĝi
    Iĝi vigla: venu, parolu, dancu, iom vigliĝu, per Dio!
  • malvigla
    Senforta, senenergia: bruligi iun per malvigla fajro.
  • malvigleco
    Eco de iu, io malvigla.
  • malvigligi
    Igi malvigla: lia longa malsano tute malvigligis lin.
  • malvigliĝo
    Evoluo de tio, kio iĝas malvigla: la ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum la somero.
  • plivigligi
    Doni pli da vigleco al iu.
  • revigligi
    Doni novan viglecon: li revigligis la malnovajn kutimojn, la mortantan grupon; fidela sendinto revigligas la animon de sia sinjoro (X); post ĉiu nova silenta tempo aperos nova revigliĝo (Z); ŝi kisis Janjon, kiu iom revigliĝadis ekvidante la patrinon (Z).


    Borso firma, malvigla. esti vigla kaj bonvida. La ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum somero. Partopreni en la brila, vigla diskuto. Pikilo, pikinciti, pikvigligi, stimuli. Regas vigla trafiko. Revigligi malnovajn kutimojn. revigligi. Skui ies manon (por vigle saluti). tute certa, klara, vigla, privata. tute klara, vigla. Vaĉi (vigli, deĵori).
    abelo. bona. brili. deĵori. diskuti. ĝentila. karaktero. kritiki. memori. merkato. okulo. respondi. sana.

    Iel rilatitaj:

    abelx alegrx anglezx atentx avertx bolx bonx brilx deprimx deĵorx diskutx dormx karakterx kritikx memorx merkatx okulx respondx sanx ĝentilx ŝipx