aspekti

Prezentigi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j): aspekti pale (Z), malbele (Z), sane (Z), mizere (Z); ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam (Z); la gaje aspektantaj domoj (Z); bele aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo (Z); ŝi aspektas kiel la matenruĝo (X); ho ve! ili (la literoj) aspektis preskaŭ tiel, kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn (Z); la steloj aspektis tute novegaj (Z); vi aspektas tiel vire maltima! (Z); akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda (Z).
ŝajni.
  • aspekto (1)
  • Maniero, en kiu iu aŭ io prezentiĝas al nia vido: la kamparo havis aspekton de ŝaka tabulo kun verdaj k flavaj kvadratoj (B); la urbo havis aspekton kvazaŭ en festo (B); ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni (X); ilia aspekto estis kiel aspekto de homo (X); la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero (X); la diversaj aspektoj de afero
    eksteraĵo, esprimo, mieno, ŝajno.
  • [lingvoscienco] Gramatika kategorio, per kiu la lingvoj esprimas la manieron, kiel oni prezentas procezon, ĉu kun limoj (komenco, fino, rezulto...), ĉu sen limoj (daŭro, ripeto...): la kategorio de la aspekto en la verba sistemo estas karakterizaĵo de la slavaj lingvoj.
  • [astronomio] Relativa surĉiela pozicio de Suno, Luno k planedoj inter si kun elstareco: konjunkcio, opozicio ktp.
  • aspekte
    Laŭ la aspekto: malgranda aspekte, granda intelekte (Z).
  • alaspekta
    Donanta al iu ian, bonan aŭ malbonan, aspekton: nova ĉapelo, kiu estis al li tiel bone alaspekta (Z); bone alaspektaj vestoj (Z).
  • belaspekta, bonaspekta
    Havanta belan, bonan aspekton: David estis ruĝa k bonaspekta (X).
  • veaspekta
    Prezentanta suferan aspekton: havi veaspektan mienon.

    Aspekti kiel skeleto. Dom(et)o kampara, gaje aspektanta. Esplori la aspekton de la ĉielo. Kun mieno malĝoja, trista, veaspekta. La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita. La maro aspektis el oleo. Ludi, aspekti piulon. Vesto civila, ceremonia, hejma, dimanĉa, ĉifona, dekoltita (robo), bone aspekta.

    Iel rilatitaj:

    -a -aĉ -iĝ antropomorfx bildx bonx dekoracix flankx formx gramatikx iel kategorix kiel konjunkcix kvazaŭ mienx opozicix portretx prezentx rigardx sidx verbx vestx vidpunktx vidx vizaĝx ŝajnx