perfekta

*perfekt/a

  1. Havanta ĉiujn kvalitojn kaj nenian mankon: ni konceptas Dion nepre perfekta.
  1. Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco: perfekta oratoro; ŝi elkreskis kiel perfekta belulino (Z); perfekta kanajlo (Z), malspritulo (Z), fanfaronulo (Z); [BOTANIKO] perfekta formo (stadiformo de fungo, produktanta seksajn sporojn, ekz. asko- kaj bazidi-sporojn); (pp io) perfekta ĉefverko; perfekta intervalo (kvarta, kvinta aŭ okta), kadenco (finiĝanta per perfekta akordo de la toniko); mi neniam rigardis tiun teorion kiel perfektan kaj nekritikeblan; se E. estus eĉ absolute perfekta, ni devus [...] (Z).
  • perfekte
    1. En perfekta maniero: perfekte ludi pianon.
    1. Absolute, treege: ĝi ne estis perfekte feliĉa (Z); tiuj, kiuj bezonas, ke E. esprimu iliajn pensojn ne iel, sed perfekte (Z).
  • perfekto
    [LINGVOSCIENCO] Tenso en kelkaj lingvoj (ekz. L.), kiu esprimas la plenumitecon de la procezo.
    imperfekto, predikto.
  • perfektaĵo
    Io perfekta: ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco? (X).
  • perfekteco
    Eco de iu, io perfekta: neniu verko en la mondo povas ĝui plenan perfektecon; admiri la perfektecon de skulptaĵo; severa unueco, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco (Z).
  • perfektigi
    1. Fari, ke io estu perfekta: ili perfektigis vian belecon (X).
    1. Fari ion pli proksima al perfekteco: perfektigi lernanton per ekzercado; tre multaj estis la homoj, kiuj volis perfektigi E-on, kaj ĉiuj fiaskis; perfektiga kurso; la perfektigado de niaj instrumetodoj estas nia konstanta zorgo; perfektigebla projekto.
  • perfektiĝi
    Iĝi pli proksima al perfekteco: kiu volas perfektiĝi en E. , al tiu mi rekomendas [...] (Z); eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de E. neniam estos rompata (Z).
  • perfektisto
    (iafoje kun mallaŭda nuanco) Persono, kiu, neniam kontenta pri siaj faritaĵoj, provas ĉiam perfektigi ilin.
    pedanto.
  • perfektulo
    [RELIGIO] Iu plene inicita (ekz. en katarismo).
  • neperfekta
    Prezentanta mankojn kaj difektojn: neperfekta stilisto; restas en ĝi ankoraŭ kelkaj neperfektaĵoj; mi povas diri, ke ne la neperfekteco de E. estis la vera kaŭzo de [...] reformoj (Z); [BOTANIKO] neperfekta formo (stadiformo de fungo, produktanta nur neseksajn sporojn, ekz. konidiojn).


    perfekta

    REVO: [perfekta]
    Gvidi, fari korespondan, vesperan, perfektigan fakultativan kurson. Neatingebla perfekteco. nemiksita perfekto. pluskvamperfekto.
    . ebl. facila.
    . grava. kvalito. lerni. malbona. matematiko. pentri. plus. speciala. valoro.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ -ebl -it absolutx asketx bonx facilx farx gravx idealx kvalitx lernx malbonx matematikx pentrx plus specialx valorx