super

*super

  • I- Prep. montranta:
    1. Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas lokita pli malalte kaj ne tuŝas ĝin:

    a) sen translokiĝo: la suno estas ankoraŭ super la horizonto; super la tero sin trovas aero (Z); Mi donis pluvon super unu urbo kaj super alia Mi ne donis pluvon (X); unu fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento, donis ne sufiĉan lumon (Z); tenante la manojn super la okuloj, li rigardadis (Z); saliko staras super la rivero (Z); la termometro montras du gradojn super la nulo; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj (Z); levu standardon super la popoloj (X); flugilojn viajn super mi etendu (X); lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo (Z); la vespera ombro etendiĝas super la kamparo; super tiu fidela reprodukto de la siatempa societo, la pentristo metis sian propran imagitan ĉielon.
    b) kun translokiĝo: ŝi kliniĝis super sian edzon (Z); la fiŝoj elsaltis super la akvon (Z); etendu vian manon super la riverojn kaj la lagojn (X); la suno leviĝis super la teron (Z); la akvo ŝprucas alte super nin (Z); la aerŝipo flugas super la landon (Z); la potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l' templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn (B); (f) kampulo volas leviĝi super sian staton (Z); voĉo parolanta al li de super la fermoplato (X).
    1. Pozicion de io aŭ iu, kies forto, grado aŭ rango estas pli alta ol tiu de alia: tio estas super ĉiuj homaj fortoj; super mia povo; mi konas nenion super tio (Z); ni devas meti nian komunan celon super ĉiuj forgesindaj disputoj; vi devas suprenlevi vin super (malŝati) tiuj malprofundaj babiloj; kiam insistis super li liaj servantoj, li obeis ilian voĉon (X); ne konvenas al sklavo regi super princoj (X); vi havas super mi senliman potencon (X); la usona monopolo super la mondmerkato; vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi (X); super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet (X); la generalo estas super la kolonelo (B).
    1. Staton de iu, kies atento direktiĝas al ia agado: niaj kapoj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro (Z); la inspektado super la granda florvarmejo (Z); la trompantoj laboradis super la malplenaj teksiloj (Z); li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto (Z); ŝi sidis super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente (Z); kiam ajn mi venas, li ĉiam sidas super laboro (Z); li laboris energie super la projekto de lingvo internacia; laboru ankaŭ iom super la muziko (Z); laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn (Z); mediti super io (Z); Jozef kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili (Z).
      pri, ĉe, por.
    1. Pozicion de io, kio krome kovras alian kovraĵon: peza tavolo da sablo kuŝis super la preĝejo (Z).
  • II- Kombinebla morfemo, esprimanta pli altan forton, gradon aŭ rangon:
    1. Havanta relative pli altan funkcion: supera oficiro, rango, kortumo, soveto, klaso; kolonelo estas supera al kapitano.
    1. Havanta relative pli bonajn ecojn: farita el supera ledo; [TERVETURILO] supera benzino; supera kuiristino; supera inteligento, merito; supera lernejo; supera matematiko (analitiko ktp); ĝi estas supera je rapideco al ĉiuj aliaj maŝinoj; (analoge) ni estis venkitaj de supera nombro.
    1. (f) Tro animforta, por atenti, cedi ktp: esti supera al la provoj de subaĉeto, al la tentoj; li estas supera al sia sorto, malfeliĉo.
  • Supera
    Nomepiteto de unu el la 5 grandaj lagoj de Usono (87°U, 48°N).
  • superi (tr)
    Troviĝi super, esti supera: malbona virino diablon superas (Z); ĉu arbo superas ĉiujn aliajn per sia alteco; li superas ĉiujn per sia kuraĝo (B); per obstino vi povos superi ĉiujn barojn; vi superas la famon, kiun mi aŭdis (Z); (f) la belegeco tie supre superas ĉion, kion konas la tero (Z); la jakutaj frostoj, kiuj superas eĉ la plej terurajn polusajn malvarmegojn (B); pardonemeco superas justecon (X); la laciĝo superis la eksciton (B); la sukceso superis sian atendon.
  • superaĵo
    Io, per kio oni superas alian: nescio estas granda superaĵo, sed ĝin oni ne devas trouzi.
    avantaĝo.
  • supereco
    Pliboneco en kvalito aŭ funkcio: la saĝeco havas superecon antaŭ la malsaĝeco (X); montri, pruvi sian superecon; ilia supereco estas nur ŝajna.
  • superega
    Plej supera.
    eminenta, perfekta, sublima, suverena.
  • superemo
    Deziro aŭ tendenco pri supereco.
    konkuremo.
  • superulo
    1. Homo, kiu estas supera al alia pri la rango aŭ alia eco: li ne havas superulojn pri la kuraĝo; esti respektema antaŭ siaj superuloj.
      subulo.
    1. [KRISTANISMO] Persono, kiu estras monaĥejon.
  • malsupera
    Havanta relative malpli altan rangon, malpli bonajn ecojn: malsupera oficiro (B); la malsuperaj ŝtupoj de la socio; malsupera situacio; viando de malsupera kvalito; ĝi estis malsupera al siaj koleginoj pri la akurateco kaj konstanteco.
  • malsupereco
    Eco de iu, io malsupera.
  • nesuperebla
    Tia, ke oni ne povas tiun aŭ tion superi: nesuperebla ĉampiono; nesuperebla malfacilaĵo.
  • III- Pref. esprimanta:
    1. Fizikan plialtecon, superan pozicion aŭ rolon: superelstari, superpendi, supersigno; la urbon superstaras monteto; superintendanto; li portas rozokoloran superveston (Z); supertuto.
    1. Metaforan spiritan superecon: superforti, superhomo; superbrili (superi per sia brilo); superkrii (krii pli laŭte ol); supersaĝi (venki per sia inteligento); superregi, superruzi; superhela (belega, sublima); supernatura; la sukceso superpasis la esperojn.
    1. Eksceson, transpason de la normala nivelo: superabunda, *superakvi, *superflua, *superfaro, superloĝateco, supernutrado, superproduktado, superresto (Z); supersaturi, superŝarĝo, supertago, supertakso; la glaso superpleniĝis (f: oni ne povas elteni ion pli longe).
      tro.
    1. [MATEMATIKO] Plivastecon de strukturo rilate al alia strukturo: superaro (tia, ke la donita aro estas subaro); superkorpo.
      sub.

    PMEG: [super]



    alta. rango. ambicio. ankoraŭ. dimensio. forta. grado. kalkuli. matematiko. mezo. multa. pli. riĉa. sankta. speciala. speco. taŭgi. temperaturo. universitato.

    Iel rilatitaj:

    alix altx ambicix ankoraŭ ascensix atikx atutx avantaĝx bonx de defix dimensix fortx gradx grandx kalkulx mantelx matematikx mezx multx nivelx pli pozicix rangx riĉx sanktx specialx specx tagx taŭgx temperaturx universitatx ĉef- ĉirkaŭ