kruela

*kruel/a

  1. (iu) Inklina suferigi, turmenti: kruela tigro, tirano; kruela koro (X); (f) la junulino havis naturon pli sovaĝan, ol eĉ en tiu malluma kruela tempo oni povus ĉe iu trovi (Z); ĉe la edzo ŝi estas demono kruela (Z).
  1. (io) Suferiga, turmenta: kruela sorto, perdo, insulto; tion ĉe ni ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro (Z); la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera (X); la honoro estas ja bela, sed la laboro kruela (Z).
    malhumana.
  • kruele
    Laŭ kruela maniero:
    1. kruele iun persekuti; estintaj amikoj plej kruele malpacas (X);
    1. la lando estos kruele ruinigita (X); kruele elrevigita; kruele doloranta vundo (B).
  • kruelaĵo
    Io kruela: kolero estas kruelaĵo (X); tirano fama pro siaj kruelaĵoj.
  • krueleco
    Eco de iu kruela: ne regu ilin (viajn servistojn) kun krueleco (X); havi la kruelecon fari [...] ; la krueleco de l' fatalo.
    sadismo.
  • kruelulo
    Iu kruela: Vi fariĝis kruelulo por mi (X).

    kruela

    REVO: [kruela]
    Insulto(j) kruda, kruela, reciproka(j).Tirano fama pro siaj kruelaĵoj.
    diktaturo. insulti. karaktero. krimo. malbona.

    Iel rilatitaj:

    barbarx bestx bonx brutalx diktaturx insultx karakterx krimx malbonx malicx sangx sovaĝx tiranx