justa

*just/a

  1. Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, kaj haviganta al ĉiu lian apartenaĵon: nia provincestro estas severa, sed justa (Z); la homoj estas justaj precipe al tiuj, kiujn ili amas; kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj (Z); justa juĝisto.
  1. Konforma al la interna juĝo de la konscienco: tio estas tute justa kaj tute laŭ la ordo (Z); viaj justaj postuloj (Z); li juĝu la popolon per juĝo justa (X); justa divido; li ricevu justan punon por lia krueleco kontraŭ mi! (Z); certigi al la laboristoj justan salajron.
    meriti, deca.
  1. Bazita sur la realo: vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi (Z); ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras [...] 2 (X).
    prava, ĝusta.
  1. Virta.
  • juste
    En justa maniero:
    1. oni scias agi kun ili juste (Z); juĝi juste.
    1. sed mi suferas juste (Z); vi havas juste tion, kion vi meritis (Z).
  • justi (M)
    Esti justa.
  • justo
    Tio, kio estas justa; rigardata en abstrakta, absoluta maniero: la devo de juĝisto estas diri la juston; mi estos ilia Dio en vero kaj justo (X).
  • justaĵo
    Ago, faro justa: farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo (X).
  • justeco
    1. Eco de tio, kio estas justa: viaj gepatroj konvinkiĝos pri la justeco de miaj plendoj (Z); justeco havas nenion komunan kun leĝo, kiu estas nur ĝia karikaturo; pli bona estas malmulto, sed kun justeco (X).
    1. Sento de la konscienco, per kiu oni redonas al ĉiu lian rajtaĵon: pardonemeco superas justecon (Z); justecon sekvu (X); se vi, reĝo, la voĉon de l' justeco aŭskultos... (Z).
    1. Plenumado de tio, kio estas justa: ni estas pretaj doni al vi justecon pri tio (Z); vi estus nun libera fari al vi justecon per bona porcio da bastonbatoj (Z); ho, dioj! se vi amas la justecon, nun per mi la veron vi honoru! (Z); sed justeco fluu kiel akvo! (X); per justeco staras fortike la trono (X).
    1. Justico: mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco (Z); kovri per arĝento la okulon de la justeco (Z); aŭdu vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! (Z).
  • justulo
    1. Homo justa.
    1. [KRISTANISMO] Homo pia kaj virta: mi venis alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento (N).
  • maljusta
    1. Ne haviganta al ĉiu lian rajtaĵon: kontraŭ neniu oni devas esti maljusta (Z); mi maljuste ŝin senigis de la antikvaj oferdonoj (Z).
    1. Ne konforma al la juĝo de la konscienco: maljusta profito (X); sur la maljustaj vojoj de la tero (Z); maljusta puno, milito; maljustaj pretendoj.
    1. Ne bazita sur la realo: maljustaj suspektoj, motivoj.
  • maljustaĵo
    Ago, faro maljusta: li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon (Z); la tero plenigis de maljustaĵoj (X).
  • maljusteco
    Eco de iu, io maljusta: la maljusteco de partia tribunalo; maljusteco de ne meritita puno; (f) maljusteco de la sorto.
  • maljustulo
    Tiu, kiu estas maljusta.


    Advokato pledas, defendas sian klienton. Akto de akuzado. Akumuli pruvojn kontraŭ la akuzito. Akuzi iun pri io, ke li faris tion. Akuzi iun pri murdo. Akuzito, kion vi havas por diri?. Alegorio de la Justico : bronza matrono kun pesilo. Alta kortumo. Alvoki iun kiel atestanton. Apelacia kortumo. Apelacii. Aperi trian fojon antaŭ la tribunalo. Asiza ĵuriano. Atesti favore al iu. Aĉetebla juĝisto. Aŭdaca ŝtelisto. Certeco de atesto. Cirkonstancoj ekskludantaj kulpecon. Civila jurisdikcio. Decidi laŭ sia konscienco. Deklari iun kulpa. Delikto oficiale persekutenda. Delikto: ŝtelo, fraŭdo, insulto, uzuro. Denunci siajn komplicojn. Denunco de iu al iu, kontraŭ iu, pro io. Depozicio. Ekstradicio. Elmeti atestojn kontraŭ iu. Enketa juĝisto. Enketa juĝisto. Esti kondamnita pro ŝtelo de kasmono, pro enrompa ŝtelo, kiel enrompisto, pro ŝtelo kun brutalaĵoj. Fali en kaptilon. Falsa ĵuro. Fari juĝon kontraŭ (super) iu. Fari ĉe la juĝejo sensacian ateston. Fari, meti ateston. Fariĝi ies advokato (ĵura advokato). Formulo de juro. Gangstero ĉassekvata, persekutata kaj arestita. Ĝis la fino de la proceso,la akuzito malkonfesis la krimon. Havi materialan, nerefuteblan pruvon en la mano. Hipokriti honestecon. Homo kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo. Honorkoncerna afero. Imanenta justo. Indigni pro (pri) maljusta akuzo. Invoki ateston. Invoki ies ateston. Jugi en foresto. Juĝo pro kontumaco. Juraj formalaĵoj. Jurisprudenco. Juro. Justa, partia juĝisto. Juĝi objektive. Juĝi pordoferme. Juĝisto celanta justecon, akcelanta la veron. Juĝisto devas havi du orelojn. Kapkosta, mortmerita krimo. Kaptita ĉe la freŝa faro. Kaptito laŭ parolo. Kasacia kortumo. Kiu pekis, tiu pagu. Kleptomanio. Komenci kriminalan proceson. Komplici kun iu. Konfirmi verdikton. Konfronti. Konstati ies kulpecon. Kontroli alibion. Konvinka pledo. Korupti juĝiston. Kredi je ies senkulpeco. Kredindeco de atestanto. Krianta eraro. Krii al venĝo. Kulpi brutalaĵojn kontraŭ infano. Kulpokonscio lin ŝarĝas. La admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto. La akuzito havas tre bonajn antecedentojn (se konsideri la antaŭaĵojn) La akuzito persistas en sia neado. La artifikoj de advokato. La atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito. La demandoj de la enketisto estas plenaj de insidoj. La honorindeco de lia filo estis difektita de tiu akuzo. La kulpinto metis ĉion sur onian dorson. La policisto iom taŭzis la kaptiton. La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito. Lasi sin entiri en reton. Latrono. Li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon. Lia kulpeco ne plu estas duba. Liaj manoj estas puraj de tiu afero). Liberigi akuziton kaŭcie. Malkovro de nova fakto senkulpigas lin. Malprave, senpruve akuzi. Malveraj akuzoj. Mankateno. Mensoganta atestanto. Meti, deponi plendon ĉe la tribunalo, ĉe la jugisto. Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo. Ministrejo pri justico. Monfalsisto. Ne apartenas al homo kondamni alian homon al morto. Ne aŭskultinte, ne kondamnu. Ne ĉiu akuzito estas kulpulo. Neniu povas esti juĝisto en sia propra afero. Okazo faras ŝteliston. Oni komencas per ŝteletoj, oni finas per ŝtelegoj. Paciga juĝisto. Pesilo : atributo de la juĝpovo. Peti ekspertizon de medicinistoj pri mensa stato de akuzito. Peti la indulgon de la juĝistoj. Plendi ĉe la tribunalo. Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. Preskripto. Prezentiĝi por arestiĝo. Pri propra afero neniu juĝas libere. Pridemandi kulpigiton. Pridemandi politikan krimulon. Prifriponi la gapantojn (pripluki iun). Procesi, fari juĝon kontraŭ (super) senhonora fripono. Proceso komenciĝas. Pruvi ies komplicecon. Pruvi per atestaĵoj de okula atestanto. Pruvi sian senkulpecon. Publika malamiko. Publikeco de la proceso. Puni ŝteliston je malliberiĝo, al plej malhonoraj punoj (malgraŭ, kontraŭ ĉia atendo). Rajto de sindefendo. Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj. Recidivulo. Rekrimanto. Restariĝis lia honoro. Ricelo mem estas ŝtelo. Subaĉetita, fripona atestanto. Suspendi sian juĝon. Ŝtelisto ne perfidas ŝteliston. Tajloro krimis, botisto pendas (senkulpulo pagas por kulpulo). Talaro. Teksi, streĉi reton kontraŭ iu. Tribunalo de la unua instanco. Troviĝi sub la valido de iu paragrafo. Verdikti. Vi ne povas esti samtempe juĝanto kaj juĝato. Via senkuipeco ne estas pruvita, do neadebla, neigebla. Vivi el rabado. Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun.
    afero. agi. aserti. defendi. diri. dokumento. dubi. erari. esperi. esplori. fakto. falsi. fidi. honesta. juĝi. justa. kapti. koncerni. konscii. konsenti. krimo. kulpa. meriti. polico. prava. propra. pruvi. puni. puno. ŝteli. tribunalo. turmenti. vero.

    Iel rilatitaj:

    Aristarkx aferx agx asertx bonx decx defendx dirx dokumentx dubx erarx esperx esplorx faktx falsx fidx honestx jurx justx juĝx kaptx koncernx kondamnx konscix konsentx krimx kulpx meritx militaferx noblx policx pravx precizx proprx prudentx pruvx punx severx tiranx tribunalx turmentx verx ĝustx ŝtelx