(tr)
  1. (iu ion) Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: akcepti monon, rekompencon, ordenon; ĉu bonon ni akceptu de Dio k malbonon ni ne akceptu? (X); akceptu mian plej koran dankon (Z), mian funebran saluton! (Z).

RIM. 'akcepti' diferencas de 'ricevi' per tio, ke ĝi montras la manieron de la ricevo, la sintenon de la ricevanto.
  1. (iu iun) Lasi eniri en sian domon, hejmon ks: la malfeliĉa knabino, trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, mortis en arbaro (Z); komunumo, kiu akceptas en sin tutajn amasojn da forkurintoj (Z); nun tiu sama ĉambrego akceptas la reprezentantojn de la mondo E-ista (Z); (speciale pri instru-institucio) en la gimnaziojn k en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento (Z); se mia filo volas eniri en la trian klason, [...] li estos certe akceptita (Z).
    enlasi.
  1. (iu iun) Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto ks: dece (Z), malbone (Z) akcepti iun; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo (Z); la lando, kiu gastame nin akceptis (Z); neniu forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj (Z).
  1. (iu ion) Konsenti pri io, aprobe allasi: mi atentigis lin, ke li ne havas la rajton ion akcepti en la nomo de la E-istoj (Z); akcepti proponon (Z), Deklaracion (Z), projekton (Z), postulojn (Z), rolon (Z); akcepti la batalon; ili postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj (Z); ia propono por tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita (Z); garantio, ke ĝiaj decidoj estos sendispute akceptitaj de ĉiuj (Z); la Deklaracio estis unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso (Z); tian vorton estas akceptite uzi tiel, k tial ni devas akcepti uzi tiel (Z); komune akceptata opinion, teksto.
  1. (io, iu ion) Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ: la lingvo devas akcepti definitivan porĉiaman formon (Z); la pola lingvo akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo (Z); por respondi al la demando kien, la vortoj akceptas la finiĝon de l' akuzativo (Z); regulo, kiu akceptas multajn esceptojn; ili akceptis plej diversajn formojn (Z); la okuloj akceptis esprimon de prudento k memkonscio (Z).
    ricevi
  1. [komerco] Devontigi sin pagi: akcepti kambion; (f) vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon (Z).

  • malakcepti
    Rifuzi.
  • akcepta
    Esprimanta akcepton: akcepta saluto (Z); la akceptaj ceremonioj.
  • akcepto
    Ago de tiu, kiu akceptas:
    1. la akcepto de posteno trudas devojn;
    1. , 3 akcepto de gastiganto al gasto, de gasto far gastiganto; fari (Z), aranĝi (Z), pretigi (Z), prepari (Z) akcepton al iu, por iu; varma akcepto;
    1. la akcepto de la projekto faros al mi ian agrablaĵon (Z);
    1. akcepto de kambio (ago, per kiu la tratato subskribas sur la kambio deklaron, ke li plenumos la pagordonon faritan de la tratanto); blanka akcepto (de kambio, sur kiu la sumo estas ankoraŭ ne menciita).
  • akceptadi
    Regule, konstante akcepti: s-ino X akceptadas ĉiun ĵaŭdon.
  • akceptanto
    1. [fiziko] Malpuraĵo en duonkonduktanto emanta kapti elektronojn.
      donanto, bendostrukturo.
    1. [kemio] Substanco, kiu akceptas alian substancon aŭ akceptas elektronojn: en histoj troviĝas oksigenakceptantoj; elektronakceptanto.
  • akceptebla
    Tia, ke ĝi povas esti akceptita: ĉu principe ĝi trovas, ke la enkonduko de tabelo de neologismoj estas nun akceptebla? (Z); se mi trovos vian proponon akceptebla por mi [...] (Z); neakceptebla kondiĉo; la akceptebleco aŭ neakceptebleco de via nobla propono dependos de tio, ĉu [...] (Z).
  • akceptejo
    Loko, ĉambro, kie oni akceptadas vizitantojn: akceptejo de kuracisto, de kongreso.

  • Esprimoj

    Agrabla estas gasto se li ne longe restas.
    Akcepta ceremonio.
    Akcepti iun, esti akceptita.
    Akcepti laŭ vizaĝo.
    Akcepto de gastiganto al gasto.
    Aranĝi aŭdiencon por iu.
    Aranĝi kafobabilan kunvenon.
    Arogante akcepti vizitanton.
    De gasto fare de gastiganto.
    Fari, aranĝi, prepari la akcepton al iu, por iu.
    Havu la afablecon akcepti.
    Kiom da tempo vi restos en la urbo?
    Kun etenditaj brakoj.
    La leĝoj de ĝentileco.
    Li alvenis tute ne atendite.
    Malbona akcepto de ĝenulo, trudulo.
    Mi venis al vi por pasigi en via mezo unu semajnon.
    Okupi la honoran lokon ĉe la tablo, la supran finon de la tablo.
    Ondo de simpatio kuris tra la lando.
    Peti aŭdiencon ĉe iu.
    Providenca, hazarda renkontiĝo.
    Soleni ies venon.
    Tie (= en tiu salono) mi ne estas en mia elemento.
    Tio estis ŝanca renkonto.
    Trafi bonan akcepton.
    Vi faras al ni multe da honoro.
    Ĉu estas permesite al mi havi ia kuraĝon inviti vin?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    akcepta, akceptadi, akceptanto, akceptebla, akceptejo, akcepti, akcepto, malakcepti

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akcepti ...
    afable
    dece
    froste
    gastame
    malbone
    senceremonie
    varme

    aprobi
    enlasi
    lasi eniri
    ricevi
    rifuzi

    Ankaŭ vidu:

    adiaŭ ricevi saluti

    Iel rilatitaj:

    adiaŭ afablx akreditx aprobx aŭdiencx bonx ceremonix decx forlasx frostx gastx havx invitx kongresx konsentx konx lasx ne parolx permesx proponx renkontx ricevx rifuzx salonx salutx simpatix varmx venx vidx vizitx ĝentilx