diskreta

diskret/a

  1. Diranta nur, kion decas diri; scianta konservi sekreton: la sendoto estu diskreta k fidela; la plej diskreta amo lasas ĉiam ekaperi sian sekreton.
  1. Faranta nur, kion decas fari, modesta, nesintruda, taktoplena, ne troiganta: diskreta malaprobo; li faris diskretan uzon de sia aŭtoritato; lia konduto en mia domo estis ĉiam diskreta.
  1. (f) Delikata, neforta, netroa: diskreta parfumo.
  1. [MATEMATIKO] (pp spaco) Tia, ke ĉiu punkto konsistigas malfermitan aron.
  1. [MATEMATIKO] [STATISTIKO] (pp variablo) Havanta valorojn en diskreta spaco (do malhavanta akumuliĝan punkton).
  • maldiskreta
    1. Senkonsidere babilanta.
    1. Sentakta, malmodera, sintruda.
    1. Troa.
    1. [MATEMATIKO] (pp topologia spaco) Tia, ke nur la tuta spaco k la malplena aro estas malfermitaj. SIN. ĥaosa.

    diskretx


    Iel rilatitaj:

    aŭdx bonx ciferx delikatx facilx rigardx