karaktero

*karakter/o

  1. [BIOLOGIO] ĉiu el la formoj kaj proprecoj, kiuj distingas la individuojn aŭ la vivulojn unujn de la aliaj: heredaj, medi-estigitaj karakteroj; primaraj seksaj karakteroj (seksorganoj); sekundaraj seksaj karakteroj (aperantaj ekde la pubereco, i.a.: haroj; ĉe la viroj modifo de la voĉo; de la virinoj, menstruoj, disvolviĝo de la mamoj); recesiva karaktero.
    fenotipo.
  1. Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon: la knabineto posedis la karakteron de sia patro (Z); nobla, malnobla, pacama karaktero; ambaŭ virinoj posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn (Z); forteco de karaktero (Z); la angla, la sudlanda karaktero; la karaktero de Hamleto.
  1. [PSIKOLOGIO] Aro de ecoj, kiuj ebligas klasi individuon en psikologian kategorion.
  1. Rolo, stato, kiun oni alproprigas al si en la socia vivo: vi eliras nun en la mondon en karaktero de propra sinjoro (Z); ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? (Z); homo, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto [...] (Z).
    kiel, estiel.
  1. Morala firmeco, volenergio: granda per la inteligento, ne per la karaktero.
  1. Distinga eco, propra al unu afero: kelkaj ne komprenas la karakteron de nia afero (Z); la proponoj havas la karakteron ne de postuloj, ili estas nur konsiloj (Z); iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito (Z); liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron (Z); verkoj, kiuj havas karakteron internacian (Z); tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia, ol ĉe ni (Z); ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan (Z); tiu stilo havas specialan karakteron (Z).
  1. [BELARTOJ] Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero: pentraĵo kun karaktero; danco de karaktero (folklora, ekzotika); karakteron al kanto donas la tono (tonalo) (Z).
  • karaktera
    1. Rilata al homa karaktero: karaktera perturbo; karaktera eco (Z).
    1. Esprimplena, frapanta: karaktera rolo.
  • karakterhava
    Havanta karakteron 5 aŭ 7.
  • karakterologio
    [PSIKOLOGIO] Scienca studo de la homaj karakteroj kaj de la rimedoj klasi individuon en karakteran kategorion.
  • diverskarakteraj
    Prezentantaj diversajn karakterojn: kolekto da plej diverskarakteraj pecoj kaj artikoloj (Z).
  • senkaraktera
    Havanta nenian propran, distingan karakteron: senkaraktera kapo, pejzaĝo, skulptaĵo.
    banala, neŭtrala.
  • skribkaraktero
    Karakteriza maniero, en kiu difinita individuo desegnas siajn literojn: gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino (Z); la skribkaraktero de mia frato! (Z).

    karaktero


    Afineco (altiriĝemo inter du samkarakteraj homoj). Diverseco de karakteroj. Forteco de karaktero. Karaktera perturbo. Karaktero (naturo, humoro) gaja, feliĉa, firma, milda, olea, nobla, arda, "rezoluta", solida, senhezita, ŝercema, fortika, hardita, iniciatema, elita, egala, kompleksa. Karaktero havanta grandajn difektojn. karaktero intuicia, acida, aspra, rigida, melankolia, kolera, kaprica, lunatika, hezitema, ced(em)a, ŝanĝhumora, maldigna, malinda, kurbiĝema, ŝanĝa, senpripensa, kruda, malserioza, "timida", ŝanceliĝema, impulsiĝema, enfermiĝema, eksplodema (kiel pulvo), flamiĝema (kiel ligno rezina), obstina (kiel azeno, mulo), ekscitebla (kiel bolanta lakto), uragana. Karaktero laŭ la vetero. La amo al si difektis lian karakteron. Lia karaktero estas por mi enigmo. Malbonaj trajtoj de karaktero. Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron. Personoj de diversaj karakteroj. Profunda disonanco inter la karakteroj. Ŝi apartenis al tiu kategorio de karakteroj, kiu ---. Tio kuŝas en lia karaktero, en lia humoro.
    afabla. aktiva. almozo. animo. aroga. aroganta. avara. avida. bigoto. bonkora. bruska. ĉikani. delikata. diligenta. diskreta. drasta. dupo. egoisma. egoisto. Ekvilibro de humoro. En komparo kun sia filino, ŝi estas milda. envii. Esti ellitiĝinta per la malbona piedo. Esti en ŝercema humoro. facilanima. Fari la dikan lipon. fascina. feroca. fiera. firma. frivola. gaja. ĝentila. honesta. humana. humila. humoro. impertinenta. impreso. impulso. indiferenta. indulgema. Infana kaprico. inĝenia. inklina, ema. instinkto. justa. ĵaluza. kaprica. kovarda. kruda. kruela. kuraĝa. kvalito. lasciva. Li ĉiam bojas, grumblas kontraŭ ĉio. Li estas la bona humoro mem, ĉiam egala al si mem. malgaja, trista. malica. Mi estas tre impresiĝema. Mi konas vin pli bone, ol vi mem konas vin. milda. modera. modesta. moro. naiva. Ne havi emon ŝerci. Neniu sanktulo estas sen makulo. Nerve balanci la piedon. nobla. obeema. obstina. orgojla. orgojlo. pacienca. pasio. pasiva. Paŭti. persista. pigra. poltrono. Por signo de bona humoro, mi ---. prudenta. rezoluta. rigora. ruza. sento. senzorgema. serioza. severa. sincera. societema. spirito. suspekti. Ŝi estas anĝelo de mildeco. ŝparema. temperamento. tendenco. tenera. timida. trajto. vanta. vigla.


    abomeni. . anĝelo. azeno. bona. ĝeni. ĝentila. honesta. koleri. kruela. kvalito. malbona. malŝato obei. plezuro. preferi. psikologio. serioza. solida. suferi. ŝati. ŝerci. timo valoro. vero. vigla. voli. zorgi.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ -ebl abomenx anĝelx apartenx astrx azenx bolx bonx decidx dezirx diversx donx fermx fortx hezitx honestx kolerx kruelx kvalitx malbonx malicx noblx obex paciencx personx plezurx preferx prudentx psikologix seriozx severx sincerx skribx solidx suferx timx valorx verx viglx volx zorgx ĝentilx ĝenx ŝatx ŝercx