konforma

*konform/a

  1. Tia, ke ĝia formo estas ĝuste simila al tiu de alia objekto, rigardata kiel modelo: kopio konforma al la originalo; la fizika organizo de la homo estas konforma al tiuj de aliaj mamuloj; miaj deziroj estos ĉiam konformaj al la viaj.
  1. [POLITIKO] ĝuste responda al tio, kion iu volas aŭ io trudas: mia konduto estis konforma al viaj ordonoj; vivmaniero ne konforma al la reguloj de higieno (Z); zorgu, ke viaj agoj estu ĉiam konformaj al viaj principoj.
  1. Bone akordiĝanta kun, ĝuste taŭga por: vi povas prunti la vestojn de la soldato, ili estos konformaj al vi (Z); ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la natura irado de nia lingvo? (Z); la titolo kaj la kostumo estis tute konformaj unu al la alia (Z); li serĉis vortojn konformajn al la situacio (Z); la profesioj instruista kaj artista montriĝis ne konformaj por vi (Z).
  1. [MATEMATIKO] (pp bildigo) Konservanta ĉiujn angulojn.
  • konforme al
    En maniero konforma al: ordoni konforme al la kutimoj kaj moroj (Z); konforme al tiu deklaro (Z); konforme al via bonfaremeco deturniĝu via kolero (X); konforme al via vorto (X).
  • konformi (ntr)
    Esti konforma: tiu kopio ne konformas al mia manuskripto.
  • konformeco
    Eco de tio, kio estas konforma: estas inter ili ia mirinda konformeco de gustoj kaj opinioj; la konformeco de la kultivoj kun la grundoj; kopikonformecon atestas s-ro N.
  • konformigi, alkonformigi
    Fari, ke io estu konforma: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj (Z); niaj artikoloj devas esti konformigitaj al la bezonoj kaj gustoj de la gazetoj (Z); konformigi dieton al la temperamento de malsanulo; la fabeloj estas ordinare alkonformigitaj al la aĝo (Z) (de la infanoj); li alkonformigis al ĝi sian agadon (Z); mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj (Z).
  • (al)konformigi sin, (al)konformiĝi
    Iĝi konforma: (miaj decidoj) konformigas sin al la volo de la reĝo (Z); alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj (Z); la virinoj ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu alkonformiĝi al la postuloj de tia socio (Z); lia agmaniero tute nekonformiĝas al la statuto; filozofio konformiĝanta al la novaj eltrovoj de la scienco.
  • konformismo
    [SOCIOLOGIO] Tendenco de tiu, kiu konformigas sin al la reganta ideologio, al la tradiciaj kutimoj kaj moroj.
  • konformisto
    Konformismano.
  • interkonformigi
    Reciproke konformigi: belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj (Z).
  • interkonformiĝi
    Konformiĝi unu al la alia: ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis, ke [...] (Z).
  • nekonforma
    Kontraŭa: opinio nekonforma al la nia.
  • nekonformeco
    Karakterizo de io, kio estas nekonforma: la nekonformeco de la adjektivo kun la substantivo (Z) (neakordiĝo).
  • nekonformismo
    [SOCIOLOGIO] Tendenco de tiu, kiu pri grava punkto ne akceptas ian moron de sia medio.

    konformx


    Iel rilatitaj:

    adaptx adekvatx analogx bonx decx samx verx ĝustx