naiva

*naiv/a

  1. Sensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano: li estas nelerta kaj naiva provincano (Z); tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu pasie amis la blankajn florojn (Z); kun sento, kun kiu homo matura rigardas naivan infanon (Z); vi ŝajnigas vin kokete naivaj (Z); ne faru vin pli naiva, ol vi estas; ne ekzistas naiva vulpo (Z).
  1. (io) Senartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertigon: naiva respondo; tio estis naiva konfeso; en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj (Z); [BELARTOJ] naiva pentrado (
    novprimitivulo).
  • naive
    En naiva maniero: ŝi naive rakontis, kiel li ŝin deloĝis.
  • *naiveco
    Eco de iu, io naiva: la naiveco kaj nenionsciado de virgulino (Z).
  • naivega
    Iom stulta pro troa naiveco.
  • naivisto
    Novprimitivulo.
  • naivulo
    Homo naiva: naivuloj jam ne ekzistas (Z); al naivuloj imponi estas tro facile.

    naivx


    Iel rilatitaj:

    afektx artx bonx opinix simplx