kompari

*kompar/i (tr)

  1. Interrilatigi du aŭ plurajn objektojn por determini iliajn similaĵojn aŭ diferencojn: se oni komparas la nunajn E-ajn verkojn kun tiuj de la unuaj jaroj, oni trovas diferencojn en la vortaro, sed plenan similecon en stilo (Z).
  1. Interrilatigi du aferojn aŭ personojn, por starigi ties relativan valoron: ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj (Z); venu, ni komparu niajn fortojn (X) (en batalo); ĉu vi aŭdacas vin kompari kun mi?; saĝo estas pli kara ol juveloj, kaj nenio povas esti komparata kun ĝi (X).
  1. Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por fari la ideon pli impresanta, pli drasta aŭ pli poezia: oni ofte komparis la junecon kun printempo; Homero komparas la homojn kun la falantaj folioj de arbaro.
  • komparo
    1. Ago de tiu, kiu komparas: komparo ne estas pruvo (Z); en komparo kun sia filino ŝi estis milda (Z); tiu malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ (Z); tiu sento estis nenio en komparo kun la dezirego [...] (Z).
    1. Frazparto, en kiu oni komparas: la longvostaj komparoj de Homero.
  • kompara
    Prezentanta, enhavanta komparon: kompara esprimo; kaj kia estis la kompara juĝo? (Z); fari maljustaĵon ĉe la kompara taksado de la meritoj (Z); kompara gramatiko de la greka kaj latina lingvoj; ĝi estas nur infano kompare kun la nikso (Z); nur kompare tre malgranda parto (Z).
    relative.
  • komparado
    1. Komparo 1.
    1. Komparacio.
  • komparilo
    [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Mezuraparato, servanta por kompari la longon de po du objektoj.
  • nekomparebla, senkompara
    Sola en sia speco, malofteco aŭ perfekteco: nekomparebla ludado de violonisto (Z); se oni povus tion ĉi efektivigi... faro senkompara! (Z).
  • nekompareble, senkompare
    1. ĝis grado, de kiu ne plu eblas ia komparo: estis belege, nekompareble belege! (Z); senkompare majesta spektaklo.
    1. (ĉe komparativo aŭ superlativo) Tre multe: senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado [...] (Z); sed senkompare la plej rimarkindaj loĝejoj [...] (Z).
      esenca, kerna, originala. [VIDU] fenikso 2.
  • RIM. La mll 'Kp' (komparu), estas uzata por referenci al io simila aŭ rilata en alia loko.

    KOMPAROJKOMPAROJ

    Alta kiel cedro.Amara kiel galo, aloo, genciano, kakao.Barakti kiel fiŝo ekster akvo.Bela kiel anĝelo.Ĉasta kiel glacio.Certa kiel duoble du var.Danci kiel kato ĉirkaŭ la poto.Diferenco kiel inter tero kaj ĉielo.Drinki kiel truo, spongo, funelo.Ekscitiĝi kiel bolanta lakto.Esti kiel fiŝo en akvo.Esti por iu kiel patrino.Fali ĉiam plandalsube kiel kato.Fiera kiel pavo, Hispano.Gapi kiel bovido.Gardi iun kiel la pupilon de sia okulo.Helpos kiel hirudo al mortinto.Iri kiel anaro da ŝafoj post kriemuloj.Iri kiel la vento.Iri kiel ŝafoj de Panurgo.Jaluza kiel tigro.Kaprica kiel aprilo.Klara kiel kelo nokte.Konduki iun kiel ŝafidon al la buĉo.Kreski kiel fungo post la pluvo.Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.Kuri kiel rabia.Libera kiel birdo aera.Malaperi kiel malbona sonĝo.Maldika kiel haro.Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo.Malriĉa kiel muso preĝeja.Malsaĝa kiel ŝtipo.Manĝi tiom kiel birdeto.Marŝi kiel procesio.Mensogi kiel kalendaro, gazeto, funebra parolado.Milda kiel ŝafido.Modesta kiel violeto.Mutega kiel la steloj.Nigra kiel korvo, inko.Obstina kiel kapro.Okuloj bluaj kiel ĉielo.Oni konas lin kiel blankan lupon.Premataj kiel sardeloj en barelo.Pura kiel vango de virgin' amata (= virgulino).Ridi kiel kreteno.Rigardi stulte kiel ŝafo.Ronda kiel la suno.Ruza kiel lupo.Salti lerte, gracie kiel urso ebria.Sama kiel la mia - tute malsama ol la mia.Sekura kiel sub hunda gardo.Soni kiel malplena barelo.Stulta kiel ŝtipo, azeno, ansero, kaprino, kukurbo, napo, melono.Talio kiel vespo.Tiel densa kiel rafanetoj en fasko.Tiel simila unu al la alia kiel du gutoj da roso, akvo.Tio konvenas kiel botoj sur manĝotabloj.Tio trafis min kiel tondro.Tremi kiel aŭtuna folio.Vigla kiel lacerto.Vivi kiel hundo kaj kato.Vivi kiel kuko en butero.Vivi sur tero kiel en infero.

    Iel rilatitaj:

    absolutx alix bonx esencx imitx kiel manierx multx nivelx rangx relativx samx saĝx scix similx tiel