strikta

strikt/a

  1. Tre streĉe alĝustigita: li havis sur si striktan veston (Z); tiu strikta robo aŭdace dekoltita (W); la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite (Z).
  1. (f) Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankiĝon: strikta devo, ordono, regulo, senco, silento; tio transpaŝas la striktan bazon de la intertraktado; tion mi ne povas fari inter la striktaj limoj de mia recenza rubriko; oni devos fiksi pli strikte la uzon de iuj prep-oj.
  • striktaĵo
    Vesto de dancistino k.a. , kiu strikte adheras al la korpo.
  • strikteco
    Eco de io strikta: apliki la regulojn en ilia strikteco.
  • malstrikta
    Loza.

    strikta


    Iel rilatitaj:

    bonx robx vestx ĝustx ŝtrumpx