sincera

*sincer/a

  1. Aganta kaj parolanta sen mensogo kaj ŝajnigo, en plena akordo kun siaj sentoj kaj opinioj: por esti tute sincera, mi devas diri ke [...] ; (f) skribi sub pli-malpli sincera masko (K).
  1. Farata, dirata aŭ sentata sen mensogo kaj ŝajnigo: sincera amo al Dio (Z); lia ĝisnuna agado, kvankam mi ne povis ĝin aprobi, estis tamen tre honesta kaj sincera (Z); mi sendas al vi miajn sincerajn bondezirojn (Z), kondolencojn (Z).
  • sincere
    En sincera maniero: pri tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita (Z); mi deziras al vi sincere la plej bonan sukceson (Z); se ili ĝin ne aprobas, aŭ aprobas ĝin ne tute sincere (Z).
  • sincereco
    Eco de iu, io sincera: la sincereco de lia ofero estas ekster dubo.

    sincera

    Ce tre ĝentila ekstero mankas sincereco. Mi deziras al vi sincere la plej bonan sukceson. Mi sendas al vi miajn sincerajn bondezirojn, kondolencojn. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco. Se paroli sincere, mi devas diri. Skribi sub pli-malpli sincera masko.
    bona. diri. erari. estimi. falsi. ĝentila. ĝusta. karaktero. paroli. preciza. simpla. vero.

    Iel rilatitaj:

    artifikx bonx dirx erarx estimx falsx karakterx korx opinix parolx precizx simplx verx ĝentilx ĝustx