trankvila

*trankvil/a

  1. (iu) Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco: kiu min aŭskultas, estos trankvila kaj ne timos malbonon (X); estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos baldaŭ pagita al vi (Z); ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro (Z); vi estas trankvila pri via morgaŭa tago (Z); konscienco trankvila estas bona dormilo (Z); lasu min trankvila! (Z); ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto-turmentu min per teruraj sonĝoj! (Z); (analoge) ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan (Z); ambaŭ havis trankvilan dormon (Z); almenaŭ morton havos mi trankvilan (Z).
    serena.
  1. (io) Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero: ŝi aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano (Z); al mia trankvila kaj tute natura sciigo responde vi skribis al mi akre (Z); por ke la diskutado pri ili en la Kongreso estu trankvila [...] (Z); kelkaj E-istoj tute ne estas kapablaj por trankvila diskutado (Z).
  1. (io, f) Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon: en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero (Z); akvo trankvila estas akvo danĝera (Z).
    kvieta.
  • trankvile
    En trankvila maniero:
    1. kiu iras trankvile, iras facile (Z); kiel stari trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj? (Z); dormu nun trankvile (Z); trankvile nun atendu la revenon de la sendito (Z); ĉu mi trankvile tion ĉi toleru? (Z); ne sciante, ĉu la lingvo ne subite aliiĝos, ni ne povis trankvile labori (Z); la milita estraro min liberigis, mi restas en V. kaj daŭrigos trankvile laboradi por nia afero (Z); li ripozu trankvile! (Z);
    1. mi denove trankvile, kaj ne ofendante vin persone, klarigis [...] (Z); ne rapidu, trankvile decidu (Z).
  • trankvilo
    Stato de io, iu trankvila: kiu garantias, tiu trankvilon ne scias (Z); post dorma trankvilo venas bona konsilo (Z); (kiu procesas) ne havas trankvilon (Z); lia koro neniam ĝuos trankvilon (B); (fantomo!) se per ia bona faro al vi trankvilon povas mi alporti, parolu (Z); la infanoj donas al la homoj momenton de forgeso kaj trankvilo (B); trovi trankvilon en la penso, ke [...] .
  • trankvileco
    Eco de iu, kiu konservas trankvilon: ŝi diris kun devigita trankvileco; vi mem ne farus kun anima trankvileco tielan maljustaĵon (Z); pro via propra trankvileco eble estos bone, se vi formetos [...] (Z); pli bona estas seka peco da pano sed kun trankvileco, ol domo plena de viando kun malpaco (X).
  • *trankviligi
    Fari iun trankvila: generalon S. vi povas trankviligi, ke mi ne intencas elpaŝi [...] (Z); mi rapidos nun trankviligi la amikojn, kiuj atendas sopirante (Z); la vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon (B); trankviligi la malpaciencajn (B); (analoge) trankviligu por momento vian miron (Z); ni tiam penos per venĝo trankviligi vian koron (Z).
  • trankviligaĵo
    Medikamento, kiu trankviligas la cerbon.
  • trankviliĝi
    Iĝi trankvila:
    1. Gertrudo, vi trankviliĝu, vi nenion timu! (Z); la princo trankviliĝis subite (Z); ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos, kaj ne estos ripozo por via piedo (X); (analoge) animo mia grade trankviliĝos (Z);
    1. sufiĉe! trankviliĝu de l' batado, ho mia kor'! (Z); mi esperas, ke ĉio baldaŭ trankviliĝos (Z); nun nia urbo jam trankviliĝis (Z) (post ribelo).
  • maltrankvila
    1. Sentanta mensan necertecon, timon aŭ bedaŭron: pli kaj pli maltrankvila fariĝis Sara pro tiu gajeco de sia edzo (Z); ŝajnas al mi, ke mi vane estas tiel maltrankvila (Z); (analoge) la du pastroj faris maltrankvilan movon (B); maltrankvile atendi respondon.
    1. Plena de ekscitiĝo, pasio, kolero: la sekvanta tempo estis tre maltrankvila (Z); ho mia kor', ne batu maltrankvile! (Z).
  • maltrankvil (ec)o
    Stato aŭ eco de iu, io maltrankvila: en ĉiu animo estis turmenta maltrankvileco (Z); nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon (Z); tiuj noktoj plenigas la animon per nekomprenebla maltrankvileco (Z).
  • maltrankviligi
    Fari iun maltrankvila: lin maltrankviligis io (Z); malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus (Z); ekzistas pensoj maltrankviligantaj (Z); maltrankviligata de multaj pensoj (Z).
  • maltrankviliĝi
    Iĝi maltrankvila: ne timu kaj ne maltrankviliĝu (Z); de kio do mi maltrankviliĝus?
  • retrankviliĝi
    Esti denove trankvila post ia emocio, iaj zorgoj: Moor (ektremas, retrankviliĝas, indiferente) (Z); en la unuaj tagoj mi estis tre ĉagrenita, sed nun mi tute retrankviliĝis (Z); ho animo mia, retrankviliĝu! (Z).


    Fari al si malbonan sangon (maltrankviliĝi pri io). Havi pravan kaŭzon por maltrankviliĝi. Havi trankvilan dormon. La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon. Maltrankvile atendi respondon. Maltrankvilo, anksieco, angoro : tri gradoj de unu sama stato. Por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona.
    aplomba. ataraksio. certa. dolĉa. egalanima. filozofa. filozofia. flegma. frida. ĝusta. harmonia. indiferenta. kalmo. kvieta. malvarma. mediti. memfida. muta. nekonfuzebla. neparolanta. netimigebla. neŭtrala. nezorganta. paca. pacemulo. pacienca : trankvile atendanta (okazaĵon, rezulton). sedativo. sedativa. senblova. senemocia. sentima. senzorga. serena : tute kvieta, trankvila, senzorga; sennuba; senventa. silenta. stoika. trankvilanima.
    agi. bona. danĝero. dormi. kuraĝa. paco.

    Iel rilatitaj:

    agitx agx analgezikx angorx anksix ataraksix balzamx benzodiazepinx bonx danĝerx dormx filosofx kuraĝx kvietx paciencx pacx sekurx seriozx statx timx