patro

*patr/o

  1. Viro generinta idon: jam deksepjara li fariĝis patro; li estas la portreto de sia patro (Z); la edzino de mia patro estas mia patrino (Z); Hamilkaro estis la patro de Hanibalo; patroj avaras, filoj malŝparas (Z).
  1. Tiu viro, rigardata kiel la ĉefo de la familio: aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro (X); la patro estas tajloro (Z); mi amas la patron (Z); ho Karolo! kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! (Z); kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta (Z); tiu, kiun la patro malbenis (Z); (f) Patro nia (Dia), kiu estas en la ĉielo (Z).
  1. Tiu, kiun oni rigardas kiel la originon, la iniciatinton, la fondinton de io: Danto estis la patro de la itala poezio; la Patro de la mensogoj (la diablo); la vera Patro de nia urbo; [HISTORIO] la Patroj (Romaj senatanoj; patra patricio); [KRISTANISMO] la ekleziaj Patroj (aŭtoroj de fundamentaj libroj en la komencaj jc de la eklezio.
  • Patro
    Respekta titolo, donata al pastroj: la sankta Patro (la papo); faru konfeson al Patro Samuelo.
  • Patronia
    [KRISTANISMO] Preĝo, eldirita de Jesuo kaj komenciĝanta per la vortoj 'patro nia...': la knabo estis terurita, li volis ekpreĝi patronian (Z).
  • patra
    Rilata al patro: patra koro, patra amo, patra beno; lia Patra moŝto (pri monaĥo); patre admoni iun.
  • patri
    Esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu: junan koron kompreni mi ne ĉesis, patris al vi (G).
  • patreco
    1. Stato de viro, kiu estas patro.
    1. Familiaj sentoj konvenaj al tiu stato.
  • patrio, *patrujo
    1. Lando, rigardata kiel apartenanta al iu gento aŭ nacio, pro tio, ke ĝi estas la lando de la patroj kaj de la avoj de la gentanoj aŭ nacianoj: vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povos forgesi (Z); mi forlasis mian patrujon kiel juna knabo (Z).
    1. Tiu lando kaj la koncerna gento aŭ nacio: defendi sian patrujon; morti por la patrujo; Egiptujo estis la patrujo de la plej antikva civilizo (civilizacio) en la mondo (B).
  • *patrino
    1. Naskintino de ido: en tiuj triboj, la filoj portas la nomon de la patrino; Adamo donis al sia edzino la nomon Evo, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj (Z); la lakto de la patrino estas la plej bona nutraĵo por beboj; en peko gravediĝis per mi mia patrino (X).
    1. Tiu virino, rigardata kiel la nutrantino kaj prizorgantino de la infanoj: kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino (X); tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon (Z); pardonu min, patrino! (Z); por patrino ne ekzistas infano malbela (Z); pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino; (f) lia pli aĝa frato estis por li kiel patrino.
    1. Tio, kion oni rigardas kiel la originon, la nutrofonton: la Alpa montaro, tiu patrino de la grandaj eŭropaj riveroj; senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj (Z); nia patrino Tero; la patrino Natura.
  • Patrino
    Respekta titolo, donata al virinoj, kiuj havas ian religian aŭtoritaton: la Patrino Supera (abatino).
  • patrina
    1. Rilata al patrino: patrinaj zorgoj, karesoj, indulgoj, la patrina lingvo. Estanta la origino, la fondinto: la patrina eklezio, loĝio (de kiu la aliaj devenis); [KEMIO] la patrina likva, solvaĵo (= restolikvo).
  • patrini
    Prizorgi, kiel patrino: ŝi patrinis al tiu nova revuo.
  • patrineco
    1. Stato de patrino.
    1. Familiaj sentoj, konvenaj al tia stato.
  • patrologio
    Scienca studo pri la ekleziaj Patroj.
  • *bopatro
    Patro de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patro de edzo rilate al lia edzino.
  • *bopatrino
    Patrino de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patrino de edzo rilate al lia edzino: en tiuj triboj la bopatrino estas tabua por sia bofilo.
  • *bogepatroj = gebopatroj.
  • *duonpatro
    Dua edzo de patrino rilate al ŝiaj infanoj de la unua edzo.
  • *duonpatrino
    Edzino de patro rilate al liaj infanoj de alia patrino: urson evitu, duonpatrinon ne incitu (Z).
  • elpatrujigi (X)
    Ekzili.
  • gepatro
    Patro aŭ patrino.
  • *gepatroj
    Patro kaj patrino: domo kaj havo estas heredataj post gepatroj (X).
  • gebopatroj
    Bopatro kaj bopatrino.
  • prapatro
    Plej malproksimaj generinto, ordinare la fondinto de tribo aŭ de nobela familio.
  • prapatroj
    Serio de la patroj, avoj, praavoj ktp: salono, kie pendis la portretoj de la prapatroj (Z).
  • sampatra
    Havanta la saman patron, sed ne la saman patrinon, kiel alia infano.
  • sampatrina
    Havanta la saman patrinon, sed ne la saman patron, kiel alia infano. SIN. samutera.
  • sampatriano, sampatrujano (Z)
    Ano de la sama patrujo.
  • senpatra
    Ne havanta patron (pf).
  • *baptopatr (in)o
    1. [KRISTANISMO] Tiu, kiu tenas la baptaton dum la baptado kaj garantias ties kristanan edukiĝon.
    1. Tiu, kiu havas la honoron doni nomon al ŝipo ks.
  • Dipatrino
    [KRISTANISMO] Nomo atribuita de la Efeza Koncilio (431) al Maria, patrino de Jesuo: la Dolora Dipatrino (temo de multaj artverkoj).
    Virgulino, Madono.
  • patrinpatro
    Patro de la patrino: la tuta familio de la domo de lia patrinpatro (Z).
  • gentopatro
    La fondinto de gento: tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo (Z).
  • solpatrino
    Senedza patrino.
  • RIM. Por 'patro' kaj 'patrino' estas uzataj la karesformoj resp. paĉjo kaj panjo.

    patro


    Esprimoj

    Filo simila al la patro per la karaktero.
    Li estas la portreto, la vivanta bildo de sia patro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Dipatrino, baptopatr(in)o, bogepatroj, bopatr(in)o, duonpatr(in)o, elpatrujigi, gebopatroj, gentopatro, gepatroj, pacjo, panjo, patr(in)a, patr(in)eco, patr(in)i, patrino, patr(in)patro, patrio, patrologio, patronomo, patrujo, prapatro, prapatroj, sampatr(in)a, sampatrujano, senpatra, solpatr(in)o

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    Papo
    Triunuo
    abato
    edzo
    ekzili
    fondinto
    generanto
    generi
    genetiko
    geno
    idaro
    ido
    infano
    nacio
    naskitaro
    nia Patro
    nutri
    origino
    patra koro, amo, beno.
    patre admoni
    patriarko
    patrico
    patricio
    patrioto
    patristiko
    patroneo
    patrono
    sampatriano
    preĝo
    samutera
    senindulga patro
    titolo
    tribo
    viro

    av(in)o
    familiano
    familio
    fil(in)o
    frat(in)o
    homo
    kuz(in)o
    nep(in)o
    nev(in)o
    onkl(in)o
    parenco
    persono

    Iel rilatitaj:

    -id Atanazix abatx admonx avx aĝx bonx edzx eklezix ekzilx familix filx fondx fratx generx genetikx gentx genx homx indulgx infanx karx kristanismx kuzx laktx landx lingvx madonx nacix naskx nepx nevx nutrx onklx originx panjx papx parencx pastrx patriarkx patricix patricx patrinx patriotx patristikx patrologix patronex patronix patronx patrx personx popolx preĝx samx titolx tri tribx uterx virx