nobla

*nobl/a

  1. Havanta altajn moralajn kvalitojn: mia nobla amiko Trumpeter (Z); nobla koro nun ĉesis bati (Z); karaktero nobla (Z); (analoge) lia nobla deziro alporti utilon al la homaro (Z); la nobla ago de la libristo rilate ŝin (Z); noblaj intencoj (Z); (antifraze) mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn batojn en la noblajn partojn (Z).
    ideala, heroa, modela, sublima, altruisto.
  1. [KEMIO] Ege ne reakciema: nobla metalo (oro, plateno ks); nobla gaso (heliumo, neono, argono ks).
    inerta.
  • noble
    En nobla maniero: la pacon noble povas mi akcepti (Z); noble pardoni la ofendojn.
  • nobleco
    Eco de iu, io nobla: la nobleco de lia konduto min venkis.
  • nobligi
    Fari nobla: amo nobligas eĉ plej trivialan mastrumadon.
  • malnobla
    Havanta malestimindajn, hontindajn, maldelikatajn ecojn: malnobla, senkuraĝa vermo! (Z); ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! (Z); (analoge) ĉio ĉi tio estas malnobla mensogo! (Z); la plezuroj de malnobla amo (Z); mortigo plej malnobla (Z) (murdo); malnobla timo (Z); ekstermu la malnoblan! estis la moto de Voltero.
  • *malnoblulo
    Homo malnobla: kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo (Z).
  • malnobligi
    Fari malnobla: tiaj personaj atakoj malnobligas la diskuton.

    nobla



    agi biokemio bona digno edzo gaso honori ĥemio insulti justa kapabla karaktero kemio koleri koro nobelo opinii vero voki

    Iel rilatitaj:

    abomenx agx argonx bestx biokemix bonx delikatx dignx edzx gasx grandx herox honorx insultx justx kapablx karakterx kemix kolerx korx nobelx opinix verx vokx ĥemix