dolori

*dolor/i (tr)

  1. (io iun) Kaŭzi tre malagrablan korpan senton: Petron kruro doloras, Karolo ne lamas (Z); mia internaĵo min doloras (Z); dum frosta vetero min doloras mia reŭmatismo; ili batis min, sed ĝi min ne doloris (Z); min doloras ĉi tie, panjo (Z); ne rigardu tiel rigide, ĉar la okuloj vin ekdolorus! (Z); (abs) tia operacio tre doloras (Z); kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras (Z); vergo doloras, sed saĝon ellaboras (Z); miaj ostoj doloris dum la vojaĝo (B).
  1. (io iun) Kaŭzi tre malagrablan psikan impreson: doloras lin la malfavoro (B); forte min doloras la nepovado helpi vin (Z); la sciigo estas malfavora [...] , tio min doloras, tre doloras (Z); (abs) ankaŭ dum ridado povas dolori la koro (Z).
    aflikti, ĉagreni, turmenti, suferigi.
  • doloro
    1. Tre malagrabla korpa impreso: brula (Z), mordanta (Z) doloro; la anasido pensis, ke ili volas fari al ĝi ian doloron (Z); en doloro vi naskados infanojn (X); senti en la brusto akran doloron; ne helpas ploro al doloro (Z). [VIDU] dolorpunkto.
    1. Tre malagrabla psika impreso: havi doloron en la animo (B); malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron (Z); rigardi kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la filojn de sama lando (Z).
      sufero.
  • dolora
    1. Esprimanta doloron, estigita de doloro: dolora krio; dolore ekkrii (Z); dolorege plori (Z).
    1. Kaŭzanta doloron: dolora vundo, dento; tre dolora estas por ĝojanto refalo tro subita en malĝojon (Z); amo pli kara, disiĝo pli dolora (Z); vi ne puŝu tiel dolore (Z).
  • doloreto
    Negrava, ne profunda doloro.
  • dolorigi
    (iu, io ion) Fari, ke ies organo aŭ membro sentu doloron: mi dolorigis al mi la piedon; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn (Z); espero prokrastata dolorigas la koron (X).
  • dolorige
    Tiel, ke doloras: dolorige surtreti la piedojn de iu (Z); la knaboj kaptis la birdon k dolorige premis ĝin en la manoj (Z); mi dolorige vin frapos (X).
    kruela.
  • dolorplena
    Sentanta multe da doloroj: la dolorplena patrino de la Krucumito (Z).
  • sendolora
    Sentiganta nenian doloron.
  • sendoloriga
    Foriganta doloron.
    analgezio, sedativa.
  • koldoloro
    Tortikolo.
  • pikdoloro
    [MEDICINO] Akra doloro en la flanko, post tro rapida kuro.
  • ŝirdoloro
    Lancinado.

    doloro


    Agonii.Antaŭavertaj simptomoj.Borborigmo.Delikata sano.Deliri.Doloras ĉi tie.Dolorigi al si la piedon.En paroksismo de doloro.Esti la ombro de si mem.Febro akcelas la pulson.Febro forta, intensa, intermita, kontinua.Grimaco de eksufero.Havi febron.Havi kapturnon.Homo psike malsana.Insuficienco : kora, rena, hepata.Intermita kurbo de temperaturo.Kiel vi vin sentas? Mi sentas min malsana, ne tute sana.Kontraŭ doloro helpas bona humoro.Kramfo.Kriegi de doloro, kvazaŭ oni lin tranĉus.Krizo de astmo, apendicito.Kuracilo kontraŭ febro.Kvietigi doloron.La febro lin tenas.La intenseco de febro malkreskas.La stato de mia sano ne estas bona.Lukti, rezisti kontraŭ malsano.Malsaniĝi je ftizo.Malsano benigna, maligna, kontaĝa, imaga, hereda, kronika.Malzorgi sian sanon.Mania-deprimiĝa psikozo.Mi facile malvarmumas.Min doloras mia reŭmatismo.Mute kovata doloro.Paranojo.Perdi la fortojn.Preni la temperaturon.Psikopato.Psikosomata.Senti doloron en la kapo.Senti palpitaciojn.Senti piketadon en la gorĝo.Severa atako de podagro.Skuiĝi de febro.Somato.Sputi.Sterni en la lito.Stertori.Suferi je nerva singulto.Suferi trafon de singulto, de brusta seka tuso, nehaltigebla, konvulsiatusado.Suferi ventojn (furzi).sufero : akra, obtuza, profunda, neelportebla, neeltenebla, lancina,apenaŭ imagebla. Sveni.Teni al si varme la ventron.Tranĉas al mi en la ventro (kolikoj).Vangoj palaj de anemio.Vomi.
    farmakopeo. kuraci. malsana. medicino. operacio. sana.

    Iel rilatitaj:

    Adisonx afliktx agonix aj! algix analgezikx analgezix artrx aŭ! balzamx bonx cefalex farmakopex ho! kaptx kuracx malsanx medicinx operacix plenx reŭmatismx sanx sentx tranĉx tusx zorgx