milda

mild/a (2)

  1. Delikate, malakre impresanta la sensojn: estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda (Z); eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo (Z); milda tuŝo, duonlumo, vento (Z); la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo (Z); milde leviĝanta deklivo (Z); la steloj lumis milde kaj klare (Z); en bela dimanĉo, milde kaj varme (Z); milde varmigi esplorotan substancon; milda, milde varma, milde malvarma klimato.
    dolĉa, kvieta, serena, softa, subtila, mezvarma.
  1. Agrable impresanta la senton; malsevera, ne kontraŭstarema: lernu ĉe mi ĉar mi estas milda kaj korhumila (N); milda lango (X), fizionomio (Z); rigardo, kiu efikas des pli akre, ju pli mildaj estas la okuloj, kiuj ĝin sendas (Z); la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo estis pli mildaj ol ordinare (Z); kun milda riproĉo (Z); milda respondo kvietigas koleron (X); milde li parolis al si pri la ama ago (Z);milde, milde!
    indulga, serena, trankvila.
  1. (pp vino) Senacida, foje duondolĉa kaj sen forta karaktero.
  • mildeco
    Eco de iu, io milda: la mildeco, kiu de l' ĉielo en homa formo venas sur la teron (Z); la mildeco de la infanaj rememoroj.
  • mildigi
    Fari milda: mildigi la akran guston de medikamento (B); mildigi esprimon, siajn riproĉojn, la punon; malkontenteco, mildigata de sincera kompato (Z); mildigi la malamon, la disputon; mildigi la krizon, la mizeron; tio mildigus la malfacilaĵojn; mildigaj cirkonstancoj (de delikto).
  • malmilda
    Akre, malagrable impresanta: ili babilis pri la malmilda tempo (de la vintro), kiu komenciĝis (Z), paroli malmildajn vortojn (Z); malmilde admoni, riproĉi.
    brutala, kruda.

    milda


    Iel rilatitaj:

    analgezikx bonx bruskx delikatx facilx korx molx olex periodx sukerx varmx ventx veterx ŝafx