toleri

*toler/i (tr)

  1. (iu ion) Ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas aŭ suferigas, kvankam oni kapablus malhelpi ĝin: toleri la kapricojn de infano (B); li ne toleras eĉ muŝon sur la muro (Z); ĝi estas la lasta el viaj arogantaĵoj, kiun ni toleras (Z); li toleris ĉiujn religiojn en sia regno (Z); toleru, ke mi parolu (Z); ni neniam toleros, ke oni faru al vi ian honton (Z); la bonkora patro Rejno ne povas toleri, se liaj infanoj ploras (Z); la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno (Z); (f) tempo toleras, sed vero aperas (Z).
    lasi, permesi, elporti.
  1. (iu iun) Akcepti la aleston de iu: vi malbonodoras vinon [...] Foriĝu! Oni ne povas toleri vin! (Z); tian homon mi ne povus toleri eĉ unu tagon; la malplimultuloj estas nur apenaŭ tolerataj fremduloj (Z).
  1. (io ion) Havi tian econ, ke la ekzisto, kontakto aŭ sorbo de ia afero ne kaŭzas difekton: tiu afero ne toleras prokraston; la ĉi-supra regulo toleras plurajn esceptojn; la homa organismo toleras multe pli, ol oni teorie supozus; bone tolerata, ne tolerata medikamento; [KEMIO] tiuj du substancoj ne toleras unu la alian (ne donas homogenan miksaĵon).
  • tolero
    1. Ago de iu, kiu toleras kaj rezulto de tiu ago: tio estas ja ne rajto, sed nur tolero.
    1. [TEKNIKOJ] (pp industria preciz-fabrikado) Allasebla ekarto al la ekzakta valoro de certa grando (dimensio, maso, frekvenco k.a.): la metalindustriaj toleroj estas esprimitaj per mikrometroj (®m); ĉe monero de 25 g po 900 milonoj da arĝento, la titra tolero estas 3 milonoj kaj la masa tolero 10 milonoj.
      ekarto.
  • tolerebla
    Tia, ke oni povas lin/ŝin/ĝin toleri: tolerebla erareto; kutimo tolerebla, kvankam ne laŭdinda; laŭ la aspekto ŝi eĉ estas tute tolerebla (Z).
  • tolereco
    Grado, laŭ kiu organismo aŭ substanco toleras difinitan substancon: [MEDICINO] malgranda tolereco al antibiotikoj; [KEMIO] tolereco de du substancoj.
    alergio.
  • tolerema
    Inklina al tolero: tolerema homo, registaro.
  • tolerem (ec)o
    Inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ ag-manierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem: religia, politika toleremo; la toleremo estas ofte efiko de la indiferenteco, malofte de la korboneco; sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (Z); la franca Edikto pri Toleremo (1598), la angla Akto de Toleremo (1689).
  • netolerebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin toleri: ĝi estas netolerebla sensencaĵo (Z); netolerebla spektaklo.
  • netolerateco
    Eco de nutraĵo aŭ de medikamento, ne tolerata de organismo: netolerateco de la bovina lakto ĉe iu infano.
  • netolerema
    Tute malinklina al tolero: netolerema pastro; mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco (Z).

    tolerx


    Iel rilatitaj:

    abomenx aerx bonx devx eltenx filosofx konsentx portx sufiĉx