saluti

*salut/i (tr)

  1. Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ simple konatecon: hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis mini; Klitandro kaj Angeliko reciproke sin salutas (Z); Marta silente salutis kaj leviĝis (Z); per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan (Z); saluti per manpremo, demeto de la ĉapelo, kliniĝo, mankiso; li salutas profunde kaj mordas hunde (Z); la rekrutoj devas saluti la serĝenton.
  1. [ARMEOJ] Pafi certan nombron da kanonpafoj, por honori regnestron ks. [VIDU] salvo.
  1. (f) Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io: mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo (Z); lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! (Z). Ili salutas en li la patron de la ideo de lingvo internacia; ĝoje saluti la naskiĝon de la respubliko.
  1. [KOMPUTIKO] Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomo kaj pasvorto.
    adiaŭi.
  • saluto
    1. Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono: ŝi neniam respondis al afabla saluto, tremante, ke de resaluto ŝi povus rompiĝi (Z); ŝi liajn ŝerce profundajn salutojn respondis per senfinaj riverencoj (Z).
    1. Esprimo de admiro, respekto ks, publike esprimita: por la granda bankedo mi havis la intencon sendi ian saluton (Z); ĝi alportos al vi salutojn de la nova generacio (Z); al ĉiuj amikoj volu transdoni mian sinceran saluton (Z); vi, ombro de nia kara amiko, akceptu mian funebran saluton kaj per mi la saluton de tiu afero, por kiu vi tiel sindone laboris (Z); (analoge) [KRISTANISMO] la Anĝela Saluto (L-e: Ave Maria); [ARMEOJ] salutgesto.
  • kapsaluti
    Saluti per klino de la kapo: konatoj kapsalutis nin el la fenestroj (Z); ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj foriris (Z).
  • klinsaluti
    Saluti per klino de la korpo: li irante al ĉiuj klinsalutojn faris (G).
  • mansaluti
    Saluti per svingo de la mano.

    saluti


    kara.estimata.sinjoro.sinjorino.fraŭlino.amiko.kamarado.kolego.Via reĝa moŝto.Saluton!.Bonan matenon!.Bonan tagon!.Bonan vesperon!.Bonvenon!.Kiel vi fartas?.Ha lo!.saluti.manpremo.bonvena.samideano.Kiel vi nomiĝas?.Mia nomo estas.Mi nomiĝas.Tre agrable.Bonvolu.Mi petas vin.Unu momenton.Laŭ via bontrovo.Je via dispono.Mi dezirus….Jes.Sendube.Certe.Kompreneble.Bone.Nepre.Volonte.Efektive.Vi estas prava.Ne.Ne povas esti.Vi eraras.Mi ne scias.Apenaŭ (eblas).Dubinde.Verŝajne.Bedaŭrinde.Interalie.Estas eble, povas esti.Dankon pro.Grandan/Multan dankon!.Ne dankinde.Bonan apetiton!.Je via sano.Ni gratulas vin okaze de.Reciproke.Pardonu.Mi petas pardonon pro.Ne gravas.Mi ne komprenis vin.Pardonu?.Ĝis revido!.Adiaŭ!.Bonan nokton!.Ĝis!.Agrablan/Feliĉan vojaĝon!.

    Amika kapsigno.Aŭdienco.Bonvenon al vi!. Ce tre ĝentila ekstero mankas sincereco.Demeti la ĉapelon antaŭ iu. Estas al mi agrable vin saluti. Kiam ajn vivenos, mi vin volonte akceptos. Kio venigis vin ĉi tien 2 Por kio vivenis al mi?.Kora akcepto. Lia alveno koincidas kun mia deziro.Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco.Per kora movo etendi la manon por manpremo. Permesu, ke mi prezentu alvi mian amikon X.Premi al iu la manon. Prezenti al iu sian respektegon.Prezenti brakon al virino.Profunda saluto. Saluti per manpremo, mankiso, demeto de la ĉapelo,kliniĝo, klino de la kapo, riverenco, brakumo.Skui ies manon (por vigle saluti).


    adiaŭ. akcepti.

    Iel rilatitaj:

    adiau adiaŭ akceptx aklamx anĝelusx bonx esperx estimx fartx gratulx kapx karx klinx konx matenx momentx prezentx sinjorx vesperx ĝentilx