humana

human/a (1)

Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon: oni ne povas esti justa, se oni ne estas humana; humana mastro, juĝisto; la humanaj idealoj.
homama.
  • humaneco
    Eco de io, iu humana: la profunda humaneco de Vergilio; trakti la venkitojn kun humaneco.
  • humanigi
    Fari, ke iu, io estu humana: humanigi sovaĝulojn, militistojn; humanigi leĝon.
  • humanismo
    Doktrino, serĉanta en la helen-latina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi kaj klerigi la homaron.
    klasika, helenismo [VIDU] homaranismo.
  • humanisma
    1. Rilata al humanismo: la humanismaj studoj.
    1. (evi) Rilata al la sociaj sciencoj, kontraste kun matematiko kaj natursciencoj.
  • humanisto
    Fakulo, studanta la helenlatinan civilizon kaj la antikvajn klasikajn literaturojn: Germanujo, kiu estis iam la centro de la humanistoj (Z).
    helenisto.
  • malhumana
    Barbara, ne inda je la nomo de homo: la maŝina civilizacio estas esence io malhumana.

    humana


    Iel rilatitaj:

    barbarx bestx bonx homx