permesi

*permes/i (tr)

  1. (iu) Konsenti, ke iu libere faru ion: permesu al mi kisi vian manon (Z); lia koro ne permesis al li forlasi la afliktitinon (Z); mi devos permesi, ke la submajstroj parolu al mi 'ĉi!' (Z); permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi (Z); permesi al si (preni mem la rajton); la reĝo dormas, kaj oni ne povas permesi al si veki lin (Z); kio do fariĝus des pli al ni, se ni tion permesus al ni? (Z); sub la saliko la infanoj ludadis, kaj tio estis permesata al ili (Z); ŝi ne sciis, ke kio estas permesata al Jupitero ne estas permesata al bovo (Z); se la vorto 'ero' estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga (Z); mi sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al mi permesite (Z) [...] ; ne estas al mi permesite rabi (Z).
  1. (io) Ne malhelpi, ke iu faru ion: kiom la cirkonstancoj tion permesis, li penis esti eleganta (Z); la regularo permesas, ke [...] (Z); la sorto ne permesis al ili geedziĝi (Z).
  • permeso
    Ago, vortoj de tiu, kiu permesas: peti, doni (Z), atingi (Z), eldevigi (Z), profiti, uzi la permeson fari ion; persono, kiu publikigas mian verkon, ne demandinte mian permeson! (Z); la permeso havi kun si nepinon (Z); ricevi la permeson montri la birdon (Z); la permeson, ke ni povas eniri senpage, donis la direktoro mem; ŝi petis la permeson, ke ŝi aspergu la popolon (Z).
  • permesebla
    Tia, ke oni povas tion permesi: permesebla malobservo, proceduro.
  • *forpermesi
    Permesi al iu foriri: la reĝo forpermesis la ambasadoron; li definitive forpermesis ĉiujn siajn servistojn.
  • forpermeso
    1. Permeso foriri: miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero (Z).
      ellasi, forliberigi.
    1. (pp servisto aŭ funkciulo) Permeso forlasi por difinita tempo la servon aŭ la oficon: soldato en forpermeso.
      ferio, libertempo.
  • malpermesi
    1. (iu) Ne konsenti, rifuzi al iu la rajton fari ion: ni ne povas malpermesi al li nomi sin E-isto (Z); voli aŭ ne voli neniu malpermesas (Z); kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? (Z); la vorton 'privata' kelkaj klarigis en la sencon 'malpermesata' (Z); teorie la kombinado de 'da' kun 'la' ne estas malpermesata (Z); paroli pri reorganizo de la Komitato ne estas malpermesite (Z); estis malpermesite eniri en la pordegon de la reĝo (X); frukto malpermesita estas plej bongusta (Z).
    1. (io) Malhelpi, ke iu faru ion: la teorio ne malpermesas al ni uzi tiun vorton (Z); kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas (Z); se inter gentoj ne starus muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si (Z).
  • malpermeso
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu malpermesas: malobei, transpaŝi malpermeson; la malpermeson, ke vi ne trinku alkoholaĵon, vi ne atentis!; la netuŝebleco de la Fundamento [...] en senco de malpermeso de rompado (Z).
  • paspermeso
    Dokumento, per kiu ŝtata aŭ militista instanco permesas al iu pasi tra malpermesita regiono, tra kordono de trupoj ks.


    Ĉu estas permesite al mi havi ia kuraĝon inviti vin?. Estas malpermesate fumi. Estas malpermesita staradi : cirkulu!. Filmo prezentata en ekskluziveco, permesata nur al adoltoj. for'permeso. Frukto malpermesita estas plej bongusta. La abortigo estas permesata en pluraj landoj. La malpermesita frukto. malpermesi. Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon. Parkado malpermesita. Preterpaso malpermesita en tiu strato. Soldato en forpermeso. stirpermesilo. Testamentaj aranĝoj, malpermesoj, dispozicioj. trafikŝildoj: zebro-strioj, malpermesita preterpaso, semaforo, malpermeso hupi, malpermeso parki, eniro malpermesita por veturiloj (kies radaksa pezo superas la indikitan limon), devojiĝo dekstren malpermesita, ktp. Transpasi malpermeson. Vi devas por tio akiri la permeson de la eldonisto.
    admoni. akcepti. atingi. bona. doni. ĝentila. inviti. pardoni. prezenti. religio. trafiko. voli.

    Iel rilatitaj:

    admonx akceptx atingx aŭtomobilx bonx cedx detenx devx donx helpx invitx pardonx prezentx rajtx religix trafikx volx ĝentilx