rekompenci

*rekompenc/i (tr)

  1. Doni aŭ fari al iu ion bonan, por montri al tiu sian kontentecon pro farita servo aŭ bona ago: mi devas rekompenci vin por la bonaj servoj, kiujn vi faris al mi (Z); Dio rekompencu vin per la feliĉo de tiuj, kiujn vi amas (Z); rekompenci ies diligentecon; respektanta ordonon estos rekompencita (X); tiel oni devas agi, kaj tia persisteco estas rekompencata (Z); jes, tio estas ĉiam rekompencata, se la edzino konfesas, ke patro estas pli saĝa (Z); (antifraze) Dio longe paciencas, sed severe rekompencas (Z).
    repagi.
  1. Esti donita al iu, kiel sekvo de bona ago aŭ servo: virtulojn rekompencas bono (X); tiu feliĉiga konscio riĉe rekompencas ilin eĉ pro la plej grandaj suferoj (Z).
  1. (ark.) Kompensi: tro malfrue ili rekompencos al lia ombro tiun sendankecon (Z); tiam mia perdo estis almenaŭ rekompencata per tio (Z).
  • rekompenco
    Tio, per kio oni rekompencas: akiri (X), ricevi (Z) rekompencon; tiam atendas min rekompenco la plej riĉa (Z); la dioj al vi donu rekompencon por via bonkoreco! (Z); destini por la bravaj regimentoj dek talentojn (talantojn) da rekompenco (B); tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon (Z).
  • rekompenca
    Prezentanta rekompencon: rekompenca mondonaco, mencio.
  • rekompence
    Kiel rekompenco: se vi alportos lin vivan, vi ricevos milionon rekompence (Z); (f) rekompence por tiu ĉi komplezo H. volas ligi min por ĉiam! (Z).

    rekompenci

    REVO: [rekompenci]
    Atendi rekompencon por sia bona konduto.
    bonfaro.cito.diplomo.gratifiki.kompensi.konkurso.kontenta.kroni.la borenspezo.laŭreatlisto.laŭro.medalo.mencio.ora libro.ordeno.Riĉa rekompenco.salajro.servo.subpremio.
    bona. donaco. doni. financo. meriti. premio.

    Iel rilatitaj:

    bonx donacx donx financx fruktx konkursx kronx meritx premix