vetero

*veter/o

Stato de la atmosfero en difinita punkto kaj por mallonga tempo: serena, frosta, kota vetero (Z); en pluva vetero (Z); regis kruda, malseka, ventega vetero (Z); estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus (Z); aprila vetero, trompa aero (Z); en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero (Z); post vetero malbela lumas suno plej hela (Z); atendi bonan veteron (Z); li scias paroli nur pri la vetero; li promenas en ĉia vetero. [VIDU] veterinformoj, meteo.

vetero


Esprimoj

Aprila vetero - trompa aero.
Atendi bonan veteron.
De kie blovas la vento?.
Estis tia vetero, ke eĉ hundon oni ne elpelus.
Kia vetero estas hodiaŭ?.
La antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
La bela vetero invitas, logas al promenado.
La furiozado de la elementoj.
La neĝo degelas.
La pluvo jam ĉesas.
La suno brilas hele.
La vetero ŝanĝiĝas, heliĝas.
La ĉielo heliĝas.
Laŭ tio, ĉu la vetero estos bela aŭ ne, mi promenos.
Li promenas en ĉia vetero.
Mi vetas kun vi dek frankojn kontraŭ unu, ke morgaŭ pluvos.
Post vetero malbela lumas suno plej hela.
Scii paroli nur pri la vetero.
Somero de Sankta Marteno.
Transatendi la malbonan veteron.
Tri gradoj sub la nulo.
veterprognozo por morgaŭ.

Kelkaj kunmetaĵoj

veteraviadilo,veterdetruiĝi,veterinformoj,vetermapo,vetersentema

Unuaj lernendaĵoj

aero , aŭtuno , blovi , brili , frosto , fulmo , glacio , luno , nebulo , neĝo , nubo , pluvo , printempo , sezono , somero , stelo , suno , varma , vento , vetero , vintro , ĉielo

Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

vetero , aero ... sezono vento temperaturo