avara

  • Pasie deziranta kolekti riĉaĵojn k domaĝanta ilin elspezi: maljuna avara kamparano; ŝi leviĝadis en la nokto k miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon: tiel avara ŝi estis! (Z).
  • (f) Tro ŝparema pri io: avara je helpo, je laŭdoj, je sia tempo.
  • avari (tr)
    Montri sin avara pri io:
  • patroj avaras, infanoj malŝparas (Z);
  • se la sango bolas, tiam lango la ĵurojn ne avaras (Z); avari al iu la nutraĵon (B), la karesojn (B).
  • avare
    Kun avareco: li ĉiam avare disdonis la sukeron.
  • avareco
    Eco de iu avara; avareco estas malvirto de maljunuloj.
  • avarulo
    Homo, kiu avaras pri sia mono: malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam (Z); avarulo k porko estas bonaj post la morto (Z); depreni al riĉaj avaruloj trionon de [...] (Z).
  • malavara
    Facile k larĝe donema aŭ donanta: pri havo najbara oni estas malavara (Z); li certe ĉiam estis malavara je promesoj; (analoge) fari al E. malavaran donacon materialan (Z).
  • malavareco
    Eco de iu malavara: la 'Centra Oficejo' estis fondita danke al la granda malavareco de Javal k Sebert.
  • malavarulo
    Homo malavara.
    Avarulo avaras, heredanto] malŝparas. patroj avaras, infanoj malŝparas. Sin dekolti malavare.
    amasigi.
    atenti la elspezojn.
    avara : kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu
    alia.
    avida.
    donaci.
    doni.
    egoismo.
    ekonomio.
    gajno.
    havaĵo.
    intereso.
    kolekti.
    maldonema.
    malelspezema.
    marĉandi.
    moinavideco.
    monama.
    monereto, groŝeto, cendokvarono, speso, helero.
    profitavida.
    profitema.
    rabema.
    salajro.
    stakigi.
    ŝpari.
    troŝparema.
    donaco . pagi .

    Iel rilatitaj:

    avidx bonx donacx donx kolektx monx pagx riĉx spezx ŝparx