honesta

*honest/a

  1. (pp homo) Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj: se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon [...] (Z); ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas (Z); ĉu tia estas la konduto de honesta edzo? (Z); honesta (virta) edzino (Z); la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj ! (Z); honesta komercisto, bankisto; li proponis la amon sian pure kaj honeste (Z).
  1. (pp ago) Konforma al tio, kion postulas honoro, devo: honesta intenco (Z), propono; unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon (Z); honesta kiso (Z); trovi honestan laboron; lia agado estis plej honesta (Z).
  • honesto
    Tio, kio estas honesta, rigardata en abstrakta, absoluta maniero: instruo pri justo kaj honesto (X).
  • *honesteco
    Eco de iu, io honesta: lia honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento! (Z); fari ian aferon, de kiu la honesteco povus esti difektita (Z).
  • honestulo
    Homo honesta.
  • malhonesta
    Ne respektanta la honoron, la sociajn devojn: malhonesta reprezentanto, amiko; virino malhonesta kaj perfida! (Z); (f) malhonesta pano (X), profesio, domo (Z) (bordelo), vivtenado; malhonestaj faroj (Z).
  • malhonesto
    ĉio malhonesta (abstrakte): pli bone ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto (Z).
  • malhonestaĵo
    Ago malhonesta: fari malhonestaĵon (Z).
  • malhonesteco
    Eco de iu, io malhonesta: ĉiu prudenta homo komprenos la malhonestecon de iliaj argumentoj (Z); ĉiu povos akcepti sen malhonesteco kontraŭ sia konscienco (Z).
  • malhonestulo
    Homo malhonesta: ne fidu tiun malhonestulon.
  • nehonesta
    Ne plene, ne vere honesta: jam longe la reformistoj penas kredigi, ke ĉiuj, kiuj ne volas reformojn, estas homoj nehonestaj (Z); nehonesta mano (Z).


    Ĉu tio estas la konduto de honesta edzo ?. Fari malhonestaĵon. Forĵeti indigne malhonestan proponon. Hipokriti honestecon. honesta : ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari. Mi kredis, ke vi havas la plej honestan intencon. Pli bone ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
    akceptebla. aŭstera. aŭtenta. bonkora. bonulo. brava. bravulo. deca. delikata. digna. ekzempla. ekzemplodona. estimi. fidi. fripono. ĝusta. honoro. imitinda. juro. justa. kamarado. komerci. konfidi : esti certa pri la honesteco, kompetenteco, valoro de iu/io; transdoni taskon al iu, estante certa, ke tiu bone plenumos ĝin. konscienca. kontraŭmorala. krimo. laŭdinda. laŭregula. lojala, rektanima, honesta. malhonesta. malica : malbonintenca; nehonesta; konscie malbonfarema. manipuli : funkciigi per mano; ne honeste, ne lojale trakti aŭ interpreti. mensogi. meriti. misprezento. moralo. morrigida. neatakebla. nedelogebla. nekorektebla. nekoruptebla. nemallaŭdinda. neprofitema. neriproĉebla. neriproĉinda. nesubaĉetebla. obei. perfekta. perfida. prava. pruvitaj kvalitoj. rekomendi. rekta. respekti. rigida. rigora. senerara. severa. severmora. skrupula. strikta. ŝteli. trompi. vero. virta.
    admoni. bona. ĝentila. justa. justico. karaktero. konscii. profiti ŝteli. virto

    Iel rilatitaj:

    admonx bonx bravx honorx justicx justx karakterx konscix malicx moralx profitx pruvx rekomendx respektx riĉx trompx virtx ĝentilx ŝtelx