severa

*sever/a

  1. Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta: via provincestro estas severa, sed justa (Z); kontraŭ homo fiera Dio estas severa (Z); ne en ĉiu afero estu severa (Z); Dio longe paciencas, sed severe rekompencas (Z); (f) severa kritiko, inspektado, verdikto; ne ĉion oni devas severe ekzameni (Z).
    drakona.
  1. Akre malmilda, malfacile eltenebla: severa vintro (Z); klimato, vetero, malvarmo; severa atako de podagro; severa puno; oni lin metis en severan malliberejon (Z); (analoge) severa batalo, konkurenco, testo; la sendungeco fariĝas ankoraŭ pli severa; negocaj aferoj estas severaj (Z).
    kruela, rigora.
  1. Ne toleranta deflankiĝon disde la regulo; postulanta plenan konformiĝon al la modelo, tipo, leĝo: se ni ne observos severan ordon kaj disciplinon, via afero baldaŭ pereos (Z); kun (ĉe) vero severa komercaĵo forvelkos (ne vendiĝos); severa dieto; severa unueco estas la nepra kondiĉo de via venko; severe difinita organizacio (Z); se ni deziras paroli severe regule (Z); se kelkaj vortoj havas ne severe egalan formon en diversaj vortaroj (Z).
    rigida, strikta.
  1. (f) Senornama; senigita je ĉio nenecesa, je ĉia superfluaĵo: severa beleco; severa arkitekturo, stilo.
    sobra.
  • severo
    Severa konduto: ekflamos Lia severo kontraŭ tiu homo (X).
  • severeco
    Eco de iu, io severa: la eco de la juĝistoj, de la leĝoj.
  • malsevera
    1. Facile pardonanta, milda.
    1. Ne akra, facile tolerebla.


    severa

    REVO: [severa]

    Apliki severajn rimedojn al ekonomia kriza situacio.disciplino.La rigoro, la severo de la vetero.malsevera.Mi bedaŭras mian severecon.Negocaj aferoj estas severaj.Raporti pri ĝi severe kaj malŝate.severmora.Trudi severajn kondiĉojn al la venkito.
    admoni. bona. justa. karaktero. kompati. malbona. mieno. ordoni. puni. preciza. seka. serioza.

    Iel rilatitaj:

    admonx aferx aŭsterx bonx ferx justx karakterx kompatx malbonx mienx ordonx precizx punx sangx sekx seriozx veterx