signifi

*signif/i (tr)

  1. Havi precize difinitan sencon: kvankam 'propono' en ĉiuj lingvoj egale signifas ne 'promeson', sed nur 'esprimitan intencon' [...] (Z); 'metro de drapo' signifus metron [...] , kiu estas uzata por drapo (Z).
  1. Egalvalori kiel: libere spiri ne signifas vivi (Z); komenci nun klarigojn signifus perdi senutile la tempon (Z); esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dekmil (Z).
  1. Esti la signo aŭ antaŭsigno de: tia mentono signifas malbonan karakteron; haloo signifas pluvon; tio signifas simple, ke ni estas perditaj.
  1. Havi difinitan valoron: kion signifas la tumulta bruo? (Z); por neniu la tero tiom signifas, kiom por la soldato; kion signifas por mi via tuta riĉeco?
  • signifo
    1. Esenca kaj kerna ideo, montrita de io: severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva estus nekonsilinde (Z); 'da' post ia vorto, montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro (Z); la sufikso 'um' ne havas difinitan signifon (Z); oni povas paroli pri la signifo de signo, sed ne pri ties senco.
    1. Valoro, graveco: ofte tiu aŭ alia esprimo havas grandan signifon (Z); nia kongreso havos apartan signifon kaj estos epokofaranta (Z); ni demandu nin, kian praktikan signifon havas tiu principo (Z); la Delegacio havas en iliaj okuloj preskaŭ nenian signifon (Z); por la kongreso havas signifon nur tiuj personoj, kiuj intencas [...] (Z).
  • signifa
    Havanta ian sencon aŭ valoron: la trovataj ŝanĝoj estas malmulte signifaj (Z); signife li levis la fingron supren (Z).
  • signifoplena
    Havanta grandan sencon aŭ valoron: la drinkejo logis lin per mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto (Z); signifoplena blazona signo (Z), rigardo (Z).
  • dusignifa
    Tia, ke ĝi povas prezenti du signifojn: 'sentema' estas dusignifa vorto; (f) dusignifa rideto (Z).
    ambigua, dubasenca.
  • multesignifa
    Esprimanta subkomprenatan penson, petanta atenton de iu, ofte escepte de aliaj: li direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino (Z); multesignife liaj bluaj okuloj rigardis la belan Saran (Z).
  • sensignifa
    1. Havanta nenian precizan sencon: titolo sen mono-sensignifa sono (Z).
    1. Havanta nenian konsiderindan valoron: kompreneble la profito estas tiel sensignifa, ke mi neniam parolus pri ĝi (Z); per tio ni mem altigus la tute sensignifan Delegacion (Z); diskutadi pri tiuj aŭ aliaj sensignifaj detaloj (Z).
  • unusignifa
    Havanta nur unu signifon: estas utopio voli, ke ĉiuj vortoj de lingvo internacia estu unusignifaj.

    signifi


    antaŭsigno. egalvalori. graveco. kerna ideo. Kion signifas tiu vorto?. La noto kvar signifas : bone. Rigardi kaj aspiri ne signifas akiri. Rigardo signifoplena, scivola, multparola, elokventa. senco. valoro.
    bona. komerci. kompreni. lerni. lingvo. rigardi. signo.

    Iel rilatitaj:

    bonx idex interpretx komercx komprenx lernx lingvx plenx rigardx sencx signx vortx