eminenta

*eminent/a

  1. (iu) Supera, distinginda pro sia rango, merito talento aŭ scio: unu el la plej eminentaj reĝaj princoj (X); eminenta ŝuldanto, malbona paganto (Z); kun tiaj eminentaj personoj oni devas esti tre gardema, por ne ofendi ilin (Z); eminenta oratoro, sciencisto, artisto.
    fama, glora, moŝta, unuaranga.
  1. (io) Supera, distinginda pro sia altkvaliteco: eminenta servo, afero (Z), rolo, rango, kapablo; eminenta instruiteco; eminente taŭga, grava.
    elstara, rimarkinda.
  • eminenti (ntr)
    Esti, montriĝi eminenta: li jam eminentis inter miaj disĉiploj.
  • eminenteco
    Eco de iu aŭ io eminenta: en mia projekto la eminenteco de la subskribintoj estus tute ne grava (Z).
  • eminentigi
    Fari eminentulo: la reĝo eminentigis Hamanon (X).
  • eminentulo
    Persono eminenta: apartan dankon al la eminentuloj k reprezentantoj de la urboj Parizo, Dover k Calais (Z); tia atestaro devus esti subskribita de eminentuloj (Z); la eminentuloj de la Amonidoj (X); humiligi la eminentulojn de la lando (X); se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo (X).
    aŭtoritatulo, estro, nobelo.
  • eminentularo
    Tuto de la eminentuloj.
    elito.
  • maleminentulo (Z), neeminentulo (Z)
    Senranga, sensignifa, simpla homo.
    nulo, senfama.

    eminentx


    Iel rilatitaj:

    altx aristokratx bonx elstarx grandx gravx herox