mezo

*mez/o

  1. Punkto, loko egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj: la mezo de la urbo, de la rivero; sur la mezo de la strato estas multe da radoj (Z); kapti bastonon je la mezo; li direktis sin en la mezon de la preĝejo (Z); ni venis al vi, Usonanoj, por pasigi en via mezo unu semajnon (Z); trafi ĝuste en la mezon.
    centro, kerno, sino.
  1. Punkto, momento egaldistanca de la komenco kaj de la fino: en mezo de la vojo de nia vivo; la mezo de la nokto (Z), jaro; la mezo de vojaĝo, de kanto; tagmezo, noktomezo.
  1. (f) Tio, kio estas egale malproksima de du kontraŭaj ekstremaj gradoj: vero kaj virto kuŝas en la mezo; la ĝusta, la ora mezo.
  1. Tiu parto de la lango, kiu ordinare kuŝas kontraŭ la osta palato.
  • meza
    1. Estanta en la mezo: la meza kvartalo de la urbo; meza nombro en serio; en la mezaj jarcentoj (Z) (Mezepoko); meza lernejo (duagrada).
    1. Troviĝanta en situacio nek supera, nek malsupera: li estas de meza kresko (Z); simpla hebreo, de meza klaso (Z); lano de meza kvalito; lernanto de meza inteligenteco.
  • meze
    Nek supere, nek malsupere: noto meze bona.
  • meze de
    1. En loko aŭ momento egaldistanca de du ekstremoj: meze de granda placo staras obelisko (Z); la virino haltis meze de la strato (Z); vi estos kiel dormanto meze de la maro (X); li vekiĝis meze de la nokto.
    1. En loko, kie oni estas ĉiuflanke ĉirkaŭita: ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo (X); meze de kunveno kaj societo (X); la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro (X); vi lotos meze inter ni (X); mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon (Z); (f) meze de la komuna gajeco (Z).
  • mezulo
    [SPORTO] Ludanto en la mezo, ĉe futbalo.
  • mezumo
    [MATEMATIKO] Meznombro: pondita mezumo.
  • mezumi (tr)
    [MATEMATIKO] Kalkuli meznombron (de donitaj nombroj).
  • mezume
    Averaĝe.
  • noktomezo
    Vd nokto.
  • tagmezo
    Vd tago.
  • RIM 'mez (o)' estas uzata pref-e por formi:
    1. nomojn de objektoj troviĝantaj pli-malpli ĝuste en la mezo: mezetaĝo, mezmuro, meznombro (*mezonombro), mezosoprano; mezepoko; mezmaste;mezdiastola, mezopalata;
    1. nomojn geografiajn: Mez-Ameriko, Mez-Eŭropo, Mez-Afriko; la Mez-Imperio (ĉinio);
    1. [ANATOMIO] nomojn de organopartoj situantaj meze de du aliaj de la sama organo: mezarterio, mezovejno, mezencefalo; mezokarpo;
    1. nomojn de organoj, aperintaj en la embriogenezo post la primitivaj kaj antaŭ la definitivaj: mezoblasto, mezonefro;
    1. [KEMIO] nomojn de izomeroj optike neaktivaj, kvankam havantaj du nesimetriajn karbonojn, unu dekstrenĝiran, la alian maldekstrenĝiran (enmolekula kompensado): mezotartrata acido.


    antaŭtagmezo. egaldistanco. ekstremo. Fastomezo. Havi la noton : tre bone, bone, ne tute bone, meze bone. Kuglo trafis lin meze en la frunto. La horloĝo ĵus batis la 12 batojn de noktomezo, ĵus batis la kvaran. Lernejo elementa, mezgrada, duagrada, supera, teknika, komerca, politeknika. limo. meza. mezbona. mezgrada instruisto. mezkvalita. meznombro, mezonombro. mezokarpo. mezpunkto. mezvalora. mezvoĉo. Mi venis al vi por pasigi en via mezo unu semajnon. Ni povas meznombre perlabori ok dolarojn. nokto'mezo. noktomezo. Orelo ekstera (aŭriklo lobo, helikso, konko); meza (ĉeno de la ostetoj maleo, inkudo, stapedo); interna (labirinto, kokleo = heliko, semicirklaj kanaloj). Plano fora, meza, proksima, unua, ekstra. posttagmezo. Stari, esti ĉe la aŭroro, en la mezo, ĉe la vespero (la krepusko) de sia vivo. Statistiko pri la meza vivdaŭro de viroj kaj virinoj. tag'mezo.
    antaŭ. bona. centro. certa. ĉefa. dimensio. ebl. facila. geometrio. grado. horo. juna. komuna. kvalito. loko. malbona. matematiko. muziko. normala. proksima. propra. punkto. saĝa. scienco. spaco. tempo.

    Iel rilatitaj:

    -ebl antaŭ averaĝx bonx centrx certx dimensix egalx facilx geometrix gradx horx inter internx junx komunx kvalitx limx lokx malbonx matematikx muzikx noktx normalx post proksimx proprx punktx saĝx sciencx semajnx spacx super suprx tagx tempx vagonx ĉefx