erari

*erar/i (ntr)

  1. (ark.) Deflankiĝi de la ĝusta vojo, perdi la ĝustan vojon: erari en arbaro (B); eraras for la penso mia (al mia domo) (Z); ne eraru sur sia (fremdedzina) irejo (X).
    erarvagi.
  1. Deflankiĝi de la vero, de la ĝusta opinio, kalkulo ks: Dio ĝuste faras, neniam eraras (Z); kiu demandas, tiu ne eraras (Z); nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras (Z); pli bone ne fari, ol erari (Z); neniam ĝi (la Akademio) eraras, kiam ĝi nenion faras (S); erari en kalkulo (B), en la gramatiko (B); (drinkuloj) eraras en la vidado (X); mi eraris pri mi mem (Z).
    malpravi, trompiĝi.
  1. Deflankiĝi de la morala devo: la erarinta filo (Z).
    peki.
  • eraro
    1. Malĝusta opinio, konduto aŭ faro: pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj (Z); nin instruas eraro, kiun faras najbaro (Z); ĉiu eraro estas kulpo (Z); hontu persisti en eraro (Z); pro eraro ne praviĝas la faro (Z); peko k eraro estas ecoj de l' homaro (Z); peko per eraro (Z); mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron (Z).
      maltrafo, malsaĝaĵo.
    1. Malĝustaĵo en la kalkulado, parolado aŭ skribado: en versoj ni devas nomi eraro nur deflankiĝojn de la gramatiko (Z); tiam vi faros rekte eraron (Z); kruda, pardonebla eraro; en la adicion enŝteliĝis eraro; eraro de konstruo (kalkuleraro, kiu malbonigas la funkciadon de aparato aŭ maŝino); rebonigi eraron (Z).
      mis-, malĝusta.
  • erara
    Enhavanta eraro (j)n: tiu opinio estas tute erara (Z); la frazo estas ne tute bonstila, sed ne rekte erara (Z); erara teksto, tono (Z); rezono, subtraho, metodo.
  • erareco
    Eco de io erara: la erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto (Z).
  • erarema
    Povanta erari: homo estas erarema.
  • erarigi
    Fari, ke iu eraru: ili erarigis Egiptujon (X); malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo (X); via babilado erarigis min en la kalkulo.
  • forerari
    Foriĝi konsekvence de eraro: ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo (Z).
  • neerarema
    Malofte eraranta.
  • neeraripova
    Ne povanta erari: la katolikoj kredas la papon neeraripova, kiam li oficiale ('el katedro') interpretas la revelaciajn verojn.
  • senerara
    Ne entenanta, ne farinta eraro (j)n: senerara presaĵo, frazo, dirmaniero; eble ĉiu alia sur via loko ankaŭ ne estus senerara (Z).
  • dateraro
    1. Surskribo de erara dato.
    1. = anakronismo.
  • juĝeraro
    Juĝdecido, kiun poste malkovritaj faktoj pruvas erara.
  • langeraro
    Nekonscia intermikso de silaboj, ne ŝuldita al nesciado.
  • plumeraro
    Nevola eraro en la ortografio aŭ akordo de la vortoj.
  • preseraro
    Eraro en la formo de vorto, farita de la kompostisto.
  • senseraro
    Impreso ne responda al la realaĵo, sed nekonscie kaŭzita de la strukturo mem de niaj sensoj.
    halucino, iluzio, miraĝo.

    erari


    Amasigi erarojn. dolore erari. En adicio enŝteliĝis eraro. Fari krudan, dikan, kriantan eraron. Kroni eraron per eraro. Li preteratentis multajn erarojn en sia korektado. Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. Pagas la maljunaj jaroj por junaj eraroj. Pardonebla eraro, kulpo. Provi malgrandigi sian eraron. Svarmi de eraroj. Tiu ne eraras, kiu nenion faras.
    aberacio. anakronismo. Ankaŭ la ezoko ne estas sur la hoko. antaŭjuĝo. blindigi. devojigi. devojiĝi, vojerari. dupo (trompito). elvojiri. eratumo. falsa. fidinda, solida, firma, certa, nepra. forgesi, preterlasi. imago. intermiskompreno. juĝdeflankiĝo. konfuzi vezikon kun lanterno. kontraŭetika. kontraŭgramatika. kontraŭsenco. kulpi. kulpobedaŭro, pento. malglataĵo (lingva erareto). malĝusteco, malvereco, erareco, malsincereco, mallojaleco, falsemo. malkonfesi, forĵuri. malpravi. maltrafaĵo. manko. mensogi. miskompreno. mismovo. misparolo, langeraromistajpaĵo, . mispaŝo, malletaĵo. mistakso. mistifiki. Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero. nedeca. neeraripova, neerariva, neerrema, nepekipova. neĝusta. okultrompo. peko. plumeraro, skriberaro. preseraro, tipografia eraro, mispresaĵo, koboldaĵo, preskoboldo. preventi, antaŭgardi, profilakti. revi, iluziiĝi, halucini. revo, halucino, miraĝo, fantasio, vizio, fikcio, ĥimero, sonĝo, utopio, aera kastelo. sensencaĵo, absurdaĵo. sofismo, parasilogismo. superstiĉo. trompi, ekspluati, trouzi. tromplogi. tromplogilo. vagi. vorttordo, volapukaĵo.
    admoni. atenta. falsa justico. kalkuli. korekti kulpa. pardoni. riproĉi. trompi. vero.

    Iel rilatitaj:

    admonx anakronismx atentx bonx falsx justicx justx juĝx kalkulx konfesx konfuzx korektx kulpx obex pardonx pensx plumx revx riproĉx sincerx trompx verx ĝustx ŝajnx