impreso

*impres/o

  1. Influo sur la sensoj aŭ la psiko: grandan impreson faris sur mi la sciigo (Z); la impreso de la momento estas la sola potenco, kiu efikas sur infanoj (Z); ŝi estis jam venkita de la unua impreso (Z); ricevi impreson de malvarmo; dividi kun legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas (Z); fari impreson de (aspekti kiel); ĝi faris impreson de replugita kampo (Z); li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambro (Z); ĝi faris impreson, kvazaŭ per siaj floraĵoj ĝi volas doni esprimon al sia ĝojo (Z); oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas (Z).
    efekto, imponi.
  1. [FOTOGRAFIO] Fizika efiko de lumradioj sur fotografa plako: daŭro de impreso.
  • impresi (tr)
    Estigi, fari impreson sur: la akcidento, la kongreso profunde impresis lin; tiu ceremonio impresis min neforgeseble; favore, melankolie impresi iun; tia aserto impresas kiel paradokso; ŝi sentis sin mirinde impresita de la rakonto (Z); tio ne impresas min!
    agordi.
  • impresa
    1. Tia, ke ĝi faras fortan impreson: impresa speklaklo, rakonto, propagandilo.
    1. = aktina.
  • impresaĵo
    [FOTOGRAFIO] Latenta bildo.
  • impresebla
    Kapabla esti impresata: impresebla karaktero.
  • impresiĝema
    1. Povanta esti facile impresata: mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema (Z).

    2 Lumsentema: la impresiĝema fotografa plato estas preparita por ricevi efikon de la lumradioj.
  • impresavida
    Avida ricevi fortajn impresojn.

    impresx


    Iel rilatitaj:

    bonx delikatx efektx estx opinix