virto

*virt/o

  1. Konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon: pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro (Z); la virto sin mem rekompencas; eĉ virto ne evitas kalumnion (Z); se la virto estus interezdona, jam de longe la bankieroj tion rimarkus; el la neceseco oni devas fari virton (Z) (oni devas akiri meriton, farante propramove tion, kion oni ne povas eviti); (ironie) vizaĝo de Katono, sed virto de fripono (Z).
  1. ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo: la civitanaj virtoj; li havas ĉiujn virtojn, krom la malavareco; la teologiaj virtoj ( [KRISTANISMO] kredo, espero kaj karitato).
  1. (ark.) Virina ĉasteco: la forto de la beleco pli facile faros el virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon (Z); mia filino devenas de gento, kiu estas tro plena de virto (Z); beleco logas, virto apogas (Z).
  • virta
    1. Posedanta virto (j)n: por virta orelo ne danĝeras vorto malbela (Z); virta knabino (Z), virino (Z), edzino (X).
    1. Konforma al la virto: Kantio diris, ke de la komenco de la mondo eble ne okazis unu sola vere virta ago.
      honesta.
  • virte
    En virta maniero: li agas juste kaj virte (Z).
  • virteco
    Tuto de la karakterizaĵoj de iu, io virta: forkliniĝi de la virteco (Z).
  • virtulo
    Homo virta: virtulo kompatas la vivon de sia bruto (X); se mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, mi indulgos la tutan lokon pro ili (X).
  • malvirto
    1. Konstanta emo fari malbonon: ne fortikiĝos homo per malvirto (X); en la malpia nia tempo la virto devas peti de malvirto pardonon! (Z).
    1. ĉiu el la malbonaj inklinoj de la animo: malriĉeco ne estas malvirto (Z); la kaŭzo, pro kiu ni ne fordonas nin al unu sola malvirto estas ofte, ke ni havas plurajn aliajn; ĉiuj malvirtoj kuŝas en nia koro (Z); se li la junan homon iam vidis kulpan en la malvirtoj ĵus nomitaj (Z); senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj (Z).
  • malvirta
    1. Posedanta malvirto (j)n: malvirta reganto (X).
      perversa.
    1. Konforma al la malvirto: malvirta vojo (X), konduto (Z).
  • malvirtigi
    Instigi aŭ devigi al malvirto: ili malvirtigis sian vojon (Z).
  • malvirtulo
    Homo malvirta: ĉu vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? (X).

    virto


    Iel rilatitaj:

    admirx aŭtoritatx bonx bravx darmx herox honestx virx