brava

  1. Brile lerta, fidinde sperta, montranta valoran kompetentecon: vi elserĉu homojn bravajn, timantajn Dion, veramajn, neprofitamajn k starigu ilin super la popolo (X); se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren, sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos (X); vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino (Z); via filo sin tenis kiel brava batalisto (Z); dankon al brava svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia kongreso (Z); tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela (Z); (ironie) konscienco-ho, jes, certe, brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarbo! (Z).
    bona, taŭga.
  1. Virta, bonkonduta, honesta: multaj virinoj estas bravaj, sed vi superas ĉiujn (X); brava virino estas krono por sia edzo (X); elsaltu, estu brava knabo k helpu al la maljuna virino! (Z).
  • brave
    1. En brava maniero: brave batali.
    1. (interj.) Admirinde: brave! belege! (Z).
  • bravaĵo
    1. Ago brava
    1. = bravuro.
  • bravul (in)o
    Homo brava: ve al tiuj, kiuj estas herooj por trinki vinon, k bravuloj por miksi ebriigaĵon! (X); tiu ĉi bravulo certe povus konkuri eĉ kun la diablo mem! (Z); (ironie) el post la arbo li estas bravulo ( timemulo); mi faros ĉion, kion, vi petos, ĉar estas sciate en la tuta urbo, ke vi estas bravulino (X).
    brava

    brava

    Esprimoj:

    brava virino estas krono por sia edzo, sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj [2].
    kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo
    nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    brave!, bravaĵo, bravul(in)o

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    aplaŭdi
    aprobi
    bona, taŭga, bon kora, kompleza, honesta, lojala
    brava, kuraĝa, mal tima, mem fida, sen tima
    danĝero
    fanfaroni, spiti, ŝajnigi, simuli
    malbrava, timema

    Rilatitaj vortoj:

    bravuro

    Iel rilatitaj:

    admirx aplaŭdx aprobx batalx belx bonx bravurx danĝerx fanfaronx fidx herox honestx kompetentx komplezx kondutx korx kuraĝx lertx lojalx simulx spertx spitx taŭgx timx virtx ŝajnx