-ind
*-ind/
I- Sufikso esprimanta, ke io aŭ iu prezentas sufiĉajn kondiĉojn, por ke oni direktu al ĝi la agon esprimatan de la rad.; ĝi ordinare estas aldonata al rad. de tr-aj verboj: kredinda (meritanta esti kredata) aserto; laŭdinda ofero; puninda kulpo; leginda libro; ridinda diplomato; mirinda (meritanta, ke oni miri pro ĝi) okazo; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda (Z); timindaĵo (Z); kriindaĵo (Z); kredindeco de atestanto, de rakonto; lia ridindeco superas ĉian imagon. RIM. Kvankam 'ind' per si mem ne esprimas ideon de devigo, tamen ĝi prezentas ofte en sia pasiva senco nuancon tute proksiman kaj iufoje egalvaloran al tiu ideo. Efektive nepardoninda kulpo estas kulpo, kiu ne meritas pardonon, kaj sekve kiu ne devas esti pardonata. Ekz.: malsano kaŝinda por la mondo (Z) (kiun oni devas kaŝi); konstrui sur diletanteco sian fizikan ekzistadon estas nefareble kaj nefarinde (Z) (ne povas kaj ne devas esti farata); Eneo estas rigardinda kiel la plej pura modelo de l' vera Romano, ktp. Same ankaŭ la part-a sufikso 'ot' prezentas ofte sencon de devigo analogan al tiu de la sufikso 'ind', ĉar la ideo de estonteco konfuziĝas en multaj okazoj kun tiu de devigo. En tiaj okazoj oni povas indiferente uzi 'ot' aŭ 'ind': jen estas la sola metodo sekvota aŭ sekvinda; por plenumi tiel noblan taskon ne estas uzotaj aŭ uzindaj dungatoj; mi tion ne povas fari sen ofero de utilega tempo konservinda aŭ konservota por resanigeblaj soldatoj. En okazo de dubo, oni uzu la suf-on 'end', kiu havas nur la sencon de devigo: restas ankoraŭ multo farenda, antaŭ ol ni triumfos. II- Samsignifa memstare uzata morfemo: inda - Meritanta ion: inda je kredo, puno, pri laŭdo, rekompenco; la okazo estas inda je detala priskribo.
- Sammerita, samvalora kiel: filo inda je sia patro (Z); mi fariĝis inda vin (Z); malriĉa virino [...] inda pli bonan sorton (Z).
- Meritoplena, honorinda: inda ĉefo, karaktero, sintenado.
digna.
inde
Laŭ inda stato aŭ maniero; ne estas inde perdi tempon por tio (Z). indi (tr)
Meriti. *indo
Eco de tio aŭ tiu, kiu estas inda je ia temrilata ago k, pli precize: - Merito: la plej granda kaj sola indo de lingvo internacia estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj (Z); grajno da malbono por la okul' de l' mondo ofte kovras la tutan indon de plej bona homo (Z).
- Digno: E. ne havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (Z); ne respektante dece nian indon (Z); levi la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de filozofo (Z); krimon vi lasis sen konvena puno, kiun postulis via indo (Z).
- Valoro: mia vivo ne havas por mi indon (Z); la reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino (Z).
indeco
Tuto de la meritplenaj ecoj: ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon (Z). indigi - Fari iun inda: lia pento indigis lin je pardono.
- Opinii inda: indigi iun je propramane skribita letero (Z), je favora rigardo.
malinda - Ne meritanta ion: li estas vere malinda je rekompenco.
- Ne digna: malinda viro, konduto, ago.
senindulo
Homo sen valoro kaj merito.
PMEG: [ind]
Adorinda patrino. Apetita, dezirinda belstatura belulino. Brila, mirinda interpretistino de Ifigenia. Ĉio estas aminda en ŝi. La mirinda instinkto de abelo. Leginda Libro. Mi montros min inda je via konfido. Ne vidi kiom da ridinda estas en tio. Puninda kulpo. Suspektinda silento. valora. Vivi en mirinda simpatio.
meriti.
Iel rilatitaj:
bonx
meritx
simpatix