nova

*nov/a

  1. Antaŭe ne ekzistanta, aŭ ne konata, aŭ ne spertita; unuafoje farita, elpensita, enkondukita, aŭdita aŭ malkovrita: kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan (Z); novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino (Z); la uzado de 'h' anstataŭ supersigno ne estas io nova (Z); kiamaniere enkonduki tiujn 100 novajn vortojn? (Z); alvenis nova lernanto en nian klason; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo (Z); la Nova Mondo (Amerika).
  1. Ankoraŭ ne aŭ nur malmulte uzata, ne difektita aŭ senvalorigita de la uzateco: viaj ŝuoj estas tute novaj!; oni volas, ke ĉio estu nova! (Z); amu domon novan (Z); ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn (Z); aĉeti novan meblaron; en tiu nova grundo la plantoj fortike kreskas; (f) tiu antikva poemo estas por mi ĉiam nova; plezuroj ĉiam novaj.
  1. (pp nutraĵoj) La pli freŝdate elkreskinta; alportita, produktita en la jaro: novaj terpomoj; novaj pizoj, legomoj; la nova vino (Z) (
    mosto); nova rizo.
    frumatura, konservaĵo, pasintjara. [VIDU] juna, verda.
  1. Aperanta post aliaĵo, kiun ĝi anstataŭas kun pli-malpli da simileco: nova balailo bone balaas (Z); oni ĵus elektis novan prezidanton; ĉiun jaron la membroj ricevas pro siaj pagoj novajn akciojn (Z); en ĉiuj novaj eldonoj de lernolibroj aŭ vortaroj (Z); la okuloj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo (Z); en la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro (Z) (delogo de plia knabino); la nova jaro (Z); la nova luno (Z).
  1. Aperanta post aliaĵo, de kiu ĝi distingiĝas per sentebla ŝanĝiĝo, klare diferenca karaktero: provi laboron sur nova kampo (Z); devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero (Z); novaj sinjoroj, novaj moroj (Z); malnova afero en nova livero (Z); jen novaj sciigoj pri la skandalo; Mi donos al vi koran novan kaj spiriton novan Mi metos en vin (Z); vi surmetis la novan homon (N); la Nova Testamento (Z); jen la nova moraleco!; la nova diplomatio, la nova romano, modo, virino; la nova ondo en la filmarto; la novaj riĉuloj.
  • nove
    En nova maniero: tute nove vestita; la nove veninta gasto; nove rikoltita rizo.
  • novaĵo
    1. Io ĵus okazinta: ĉirkaŭe estis multe da novaĵo por rigardi (Z).
    1. Io freŝe sciigita: jam de longe mi ne ricevis novaĵojn pri li; kiam ili trovas en nia gazeto konsolajn novaĵojn, ili ekkrias (Z). [VIDU] novaĵgrupo, novaĵlegilo.
    1. Io unuafoje aperanta: tiu maŝino estas vera novaĵo; de la nuna faro mi proponas tre gravan novaĵon (Z).
  • noveco
    Eco de tio, kio estas nova: ĝui la freŝan novecon de la printempo; la noveco de tiu stilo ne kompensas ĝian malbelecon.
  • novega
    Tute nova: la steloj aspektis tute novegaj (Z).
  • novigi
    Fari ion nova: mi novigis nur tiujn vortojn aŭ formojn (Z); novigi modon, stilon.
  • novismo
    Tendenco de tiu, kiu ĉiam volas novigi kaj preferas la plej novajn aferojn.
    snobo.
  • novulo
    Tiu, kiu nove ekfaras, ekpraktikas, ekspertas ion: en la lernejo de [...] vivo [...] Marta estis novulino (Z).
    novico.
  • denove
    Unu novan, alian fojon: se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? (N); estus feliĉo, se li denove ricevus sian sanon (Z); ŝi ekridis denove (Z); ŝi denove silentiĝis (Z); ili forlasis la arbaron, trapasis la erikejon kaj denove senvojan arbaron (Z); la denove feliĉa domo (Z); sia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon (Z); ĉiam denove venas al mi en la kapon la kanto (Z).
    ree, ripeti, plu.
  • ennovaĵo (ark.)
    Io, kion oni nove enkondukas: tio ne estas ennovaĵo de nia flanko (Z).
  • malnova
    1. Jam de longe ekzistanta aŭ konata: tio estas malnova traduko, tradicio, veraĵo; la E-istoj krom la novaj formoj lernos ankaŭ la malnovajn (Z); la Malnova Mondo (Eŭropa-Azio-Afrika); malnova amiko (Z).
    1. Difektita aŭ senvalorigita de longa uzateco: malnova ĉapelo (B); la nigra vesto de M. aspektis bonorda, sed malnova (Z); la du malnovaj lamaj seĝoj (Z); peko malnova perdas pekecon (Z).
    1. Antaŭa kaj anstataŭita de iu, io pli-malpli samspeca: la malnova kasisto; la malnova urbodomo, preĝejo.
    1. Malsamspeca, ol la pli freŝdata: malnova stilo (Z) (en la rusa kalendaro); la malnovaj moroj; en la bona malnova tempo (Z); demeti la malnovan homon (N).
  • *malnovaĵo
    Io malnova: vendisto de malnovaĵoj (Z).
  • malnoveco
    Eco de io malnova: la malnoveco de kaduka domo, de eluzitaj ŝuoj.
    antikveco, maljuneco, eksmoda.
  • renovigi
    1. Fari, ke io estu nova aŭ similu al nova: Vi renovigas la vizaĝon de la tero (X); renovigi la fasadon de domo; unu malnova signo ankoraŭ staras, ĉiam renovigata (Z); renovigi pentraĵon; ho vi, paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta (Z); renovigita de la bapto; (f) renovigi ies teruron, suspektojn; renovigi la oran Tempaĝon.
      ripari, rekrei, revivigi.
    1. Denove validigi, plenumi, fari: la pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro (Z); renovigi aliancon, kontrakton, siajn ĵurpromesojn; renovigi atakon kontraŭ la malamikaj pozicioj; mi volas renovigi speciale kaj persone al vi tiun dankon (Z).
      ripeti, rekomenci.
    1. Anstataŭigi per io nova kaj samspeca: la ampoloj de la lustro devas esti renovigataj regule; renovigi la akvon de florvazoj; renovigi la pneŭmatikojn de sia aŭto, la renovigo de ŝiaj mebloj estis plia ŝtupo en ŝia vivo.
      ŝanĝi.
  • renoviĝi
    Iĝi nova aŭ simila al nova: via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo (X); nia interna homo renoviĝas tago post tago (N); ĉe la renoviĝo de la jaro (Z).
  • retnovaĵoj
    [KOMPUTIKO] Publike legeblaj mesaĝoj en komputila reto, klasitaj laŭ diversaj novaĵgrupoj, kopiataj inter novaĵserviloj kaj konsultataj per novaĵlegilo.
    afiŝo, bultenejo, dissendolisto, TTT.
  • RIM. 'nov' estas pref-e uzata, kun la sencoj 1, 4 kaj 5 de la adjektivo: *Nov-Jorko, Nov-Meksiko, Nov-Orleano, Nov-Zelando ktp, novlandano; novplatonismo, novedzo, novedzino.

    nova


    Esprimoj

    Akcepti la novaĵon kun vaka okulo.
    Aklami la elekton de nova prezidanto (elektita per aklamo).
    Al amiko tro nova ne fidu.
    Alarma novaĵo.
    Asimili novajn sciojn.
    Ataki novan taskon.
    Aŭroras nova epoko.
    Baldaŭ aperos la instrukcio pri aplikado de tiu nova leĝo.
    Dismaŝigi malnovan trikaĵon.
    Eduki novajn variojn.
    En la mondon venis nova sento.
    Enterigi iun sur la (malnova) tombejo.
    Estas nenio nova sub la suno.
    Fari al iu aplikon de nova kuracmetodo.
    Fari la kritikadon de novaj teatraĵoj, filmoj.
    Iniciati novan politikon.
    Kaduka, vilaĝa dometo en tia stato, ke necesis deskrapi la malnovan kalkaĵon.
    Krei novan religion.
    La Nova Mondo,
    La gazeto deziras nur regali la legantojn per novaĵo.
    La informo filtriĝis en la gazetaron.
    La nova ondo en filmarto.
    La novaj riĉuloj.
    Lasi agron novalo (sen kultivo).
    Lasi la pordon malfermita por nova traktaĵo.
    Lasthoraj novaĵoj.
    Malkovro de nova fakto senkulpigas lin.
    Malnova numero de gazeto.
    Malnova testamento.
    Medikamento avantaĝe anstataŭita de nova.
    Naturigi planton en nova regiono.
    Ne estas novaĵo, ke nova aĵo plaĉas.
    Nova Biologia Nomenklaturo.
    Nova, sekreta armilo.
    Por mi komenciĝis nova vivo.
    Revigligi malnovajn kutimojn.
    Serĉi novajn merkatojn.
    Sin akomodi al nova situacio.
    Studo pri novaj merkatoj.
    Varbi novajn abonantojn.
    Vestita laŭ la plej nova modo.
    Ĝenerala redukto de ĉiuj elspezoj en la nova buĝeto (= budĝeto).
    Ŝajnas, ke la aktoro duiĝas, perdante preskaŭ sian personecon kaj akirante novan.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    denove,ennovaĵo,malnova,malnovaĵo,malnoveco,malnovgermana,malnovkatoliko,malnovmonda vulturo,novLuno,novPlatonismo,nova,nova Luno,novaĵagentejo,novaĵgrupo,novaĵlegilo,novaĵo,novbakita,novbuŝuloj,nove,noveco,novedz(in)o,novega,novevestita,novglukogenezo,novgreka,novhebrea,novigi,novismo,novklasika,anovlatina,novmonda vulturo,novnaskito,novnazio,novriĉulo,novulo,renovigi,renoviĝi,retnovaĵoj

    vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ankoraŭ ne konata, spertita, aŭdita, malkovrita, uzata, difektita
    difektita (malnova)
    freŝa
    freŝdata
    frua
    frumatura
    juna
    ĵus okazinta
    konservita
    olda (malnova)
    pasintjara
    unua
    unuafoja
    verda
    ĉi- jara

    ree

    anstataŭigi
    rekomenci (denove fari)
    rekrei (renovigi)
    revivigi (renovigi)
    ripari (renovigi)
    ripeti (denove diri)
    ŝanĝi (renovigi)

    afiŝo (retnovaĵoj)
    antikvaĵo (malnovaĵo)
    bultenejo (retnovaĵoj)
    dissendolisto (retnovajoj)
    modo
    novalo (nekulturata, ripozanta plugtero)
    novao (stelo)
    novico (novulo)
    snobismo (novismo)
    snobo
    stilo
    supernovao (stelo)
    testamento

    ĵus
    plu
    antaŭ

    ankaŭ vidu:

    baldaŭ, bona, gazeto, iam, informi, komenci, kutima, memori, numero, plaĉi, situacio, spektaklo, taŭga, tempo

    Iel rilatitaj:

    -at aferx afiŝx ankoraŭ anstataŭ antaŭ antikvx baldaŭ bonx bultenx difektx domx edzx eventx fojx freŝx frux gazetx iam informx jarx junx komencx konservx krex kutimx librx memorx modernx modx novalx novax novicx numerx okazx oldx plaĉx plu re recikligx riparx ripetx scix sendx situacix snobx spektaklx statx stilx supernovax taŭgx tempx testamentx unu verdx vivx ĵus ŝanĝx