noti

*not/i (tr)

  1. Skribi ie mallongan resumon, por ne forgesi: noti la daton de rendevuo, la tagon de alveno, la elspezojn de vojaĝo, la dimensiojn de aĉetota kadro; mi notos sur la pasporton, kiel ĝia posedanto kondutis (Z); notu en la kamentubo (Z) (f, pri iu malaperinta); notu, ke mi venos je la kvina.
  1. (f) Zorge konservi en la memoro: la estraro [...] notas al si en la cerbo (Z); notu al vi tiun konkludon en la kapo (Z), en la memoro (Z); ni notos nur tion, ke [...] (Z).
    observi, rimarki.
  • *noto
    1. Mallonga memoriga enskribo: (la lanterno) povas doni al tiu diversajn notojn pri pluvo kaj malbonvetero, de kiu flanko blovas la vento (Z); fari noton pri evento, adreso, vizito; li parolis du horojn sen notoj; kompari siajn notojn (pp du observintoj); presigi notojn pri lingvo internacia (Z); diplomatia noto (de registaro al sia ambasadoro).
    1. Mallonga klarigo aŭ rimarko ĉe loko de libro, teksto ktp: manskribitaj notoj; eldono kun notoj; filologiaj, tekstostarigaj, historiaj, biografiaj notoj.
    1. [MUZIKO] Signo, lokita sur muzika liniaro, por montri la altecon kaj daŭron de la tono: plena noto.
    1. Taksado de ies laboro, konduto ks: ni sukcese ekzameniĝis kaj efektive ricevis la plej altajn notojn (Z); tiuj, kiuj havis la noton 'tre bone' aŭ ' bonege' ricevis [...] , sed tiuj kiuj havis 'meze bone' aŭ 'ne tute bone' devis (Z) (not); ciferaj notoj; la noto 'kvar' signifas 'bone', la noto 'kvin' (plej alta noto) signifas 'bonege' (Z).
    1. (f) Aparta distingiga eco aŭ nuanco: lia stilo havas tre personan noton; tio portis funebran noton en la ĝojan feston.
  • notaro
    Tuto de la notoj, vortaj aŭ ciferaj, donitaj al lernanto dum la jaro, en unu ekzameno kc.
  • noteto
    Tre mallonga noto.
  • notinde
    Inda, ke oni notu ion pri ĝi: notinda evento, parolado.
  • duonnoto, kvaronnoto, okonnoto
    [MUZIKO] Muzika noto, kies daŭro estas la duono ktp de la plena noto.
  • prinoti
    Komentarii 1: libro prinotita de Dro N.; la prinotado estas ordinare limigita de la permesita paĝonombro.
  • gamnoto = toniko.
  • memornotoj
    Dokumento, prezentanta neoficiale la staton de demando, la enhavon de kontrakto, la ĉefajn punktojn de komerca letero ktp.
  • muziknoto
    Noto 3: la muziknotoj estas nomataj A, B, C, D, E, F, G; la solfeĝaj notoj estas do, re, mi, fa, sol, la, si.
  • piednoto
    Noto, presita ĉe la malsupro de paĝo.
  • plannotado
    [GEODEZIO] Skizado de la plano, farita sur la tereno mem, kun indiko de la diversaj mezuroj.

    noto

    REVO: [noto]

    alta bona desegni doni financo kanti kolekti krajono lerni libro muziko paroli plena

    Iel rilatitaj:

    altx anakruzx aparatx asteriskx bonx desegnx donx financx kantx kolektx krajonx lernx librx muzikx parolx plenx