malica

*malic/a

  1. (iu) Konscie malbonfarema kontraŭ aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al aliaj: malica koro (Z), buŝo (Z); malica infero! (Z); li ridis malice, kiel nur diablo povas ridi (Z).
    perversa.
  1. (io) Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun: malica ago parolo, intenco; kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon (Z).
  • malico
    1. Intenco malbonfari: la malico de la lipoj (X); miaj paroloj ne havas falson kaj malicon (X).
    1. Malicaĵo: en sia koro li preparas malicon (X); kiu faras signon per la okuloj tiu intencas malicon (X); ne ekzistas juneca sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj (Z).
  • malicaĵo
    Io malice farita: intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj (Z).
  • maliceta
    Inklina mokpetoli, ataketi per ŝercoj.
  • maliculo
    Estaĵo malica: kiu intencas fari malbonon, tien oni nomas maliculo (X).

    malica

    REVO: [malica]

    bona diablo honesta insulti karaktero konscii koro krimo kritiki kruela malami malbona moralo piki sorĉi

    Iel rilatitaj:

    bonx demonx diablx efritx honestx insultx karakterx konscix korx krimx kritikx kruelx malamx malbonx moralx pikx sorchx sorĉx