ofendi

*ofend/i (tr)

  1. Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon: postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas (Z); kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton (X); ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi [...] ekmurmuros kontraŭ la mano kiu ŝin ofendos (Z); mi ne povas plu toleri, ke oni min tiamaniere ofendu (Z); muso la katon ĉiam ofendis (Z) (pf); ŝi estas ofendata per plej eta malprudaĵo; la profunde ofendita virino respondis (Z).
    kontuzi, skandali, ŝoki, vundi, indignigi.
  1. Malrespekti (senton): ofendi ies pudoron; tio ofendas nian lingvan senton (Z).
  • ofendo
    Tio, per kio oni ofendas: saĝulo ignoras ofendon (X); al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo (Z); toleri ofendojn (Z); ofendo de iu al iu per io; fari ofendon al iu (Z); pardoni ofendon.
  • ofenda
    Tia, ke ĝi ofendas: tion mi trovas preskaŭ ofenda por mi (Z); ofenda rido, moko.
  • ofendiĝi
    Iĝi ofendita: mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi (Z); mi esperas, ke vi ne ofendiĝos, se mi rifuzos; ŝi estas tre ofendiĝema.

    ofendi


    Iel rilatitaj:

    acerbx barbarx blasfemx bojx bonx sangx